Estonoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Redirektanta al Estona lingvo
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''estonoj''' ([[estone]] ''eestlased'') estas nordeŭropa etno de memstara tipo kun anaro de pli-malpli miliono da homoj. Ili kiel aŭtoĥtona popolo konsistigas la ŝtatan popolon de [[Estonio]]. Malgraŭ ke la ŝtata teritorio de Estonio konsideratas parto de la interŝtata regiono [[Baltio]], la estonoj - kune kun la [[sameoj]] kaj [[finnoj]] - apartenas al la etnaro de nordeŭropa tipo ene de la [[finn-ugroj|finn-ugraj etnoj]].
#REDIRECT[[Estona lingvo]]
 
== Historio ==
=== Prahistorio ===
Pri la prahistoria epoko de la estonoj ne estas multaj scioj, kiel ĉe ĉiuj etnoj sen fruaj skribaj dokumentoj. Laŭ genetikaj esploroj, biologia parenceco kun la [[volgo|volgaj]] finnoj (ekzemple la [[marioj]]) aŭ la permjakoj ([[komioj]] kaj [[udmurtoj]]) aspektas malverŝajna. La etnoj de la marbordoj de la [[Arkta Oceano]], de la [[nenecoj]] oriente ĝis la [[sameoj]] okcidente, havas similan kulturon, kiun tamen forte kuninfluas la klimataj cirkonstancoj.
 
La unua skriba dokumento pri la estonoj estas de la romia historiisto [[Tacito]] (Publius Cornelius Tacitus). Li en la jaro 98 en sia verkaĵo ''Germania'' raportis de etno nomata ''Aestii''. Tio estis la nomo, kiun la [[ĝermanoj]] donis al la loĝantoj de la teritorio nordoriente de la rivero [[Vistulo]]. Tacito priskribis la "tribojn de la ''aestii'', kiuj havas la kutimojn kaj vestaron de la [[sueboj]]", sed "kies lingvo" tute malsamas kaj iom "pli proksimas al la britaj [[keltaj lingvoj]]" (precipe la [[bretona]], [[kornvala]] kaj [[kimra]]).<ref>[http://www.gottwein.de/Lat/tac/Germ38.php artikolo germanlingva: ''Die Aestier und der Bernstein'' ("La ''aestii'' kaj la sukceno").]</ref> La antikva [[rusa]] termino por la estonoj estis ''ĉudi''. La ĝis la 19-a jarcento uzata estona termino ''maarahvas'' tamen ne estas - kiel oni longe supozis - el la tempo antaŭ la konkeriĝo de la estonoj, sed estas estonlingvigo de la germana vorto ''Landvolk'' (laŭvorte "kampara popolo"), kiu en la mezepoko simple havis la signifon "lokuloj".<ref>Jürgen Beyer: ''Ist "maarahvas" (‚Landvolk‘), die alte Selbstbezeichnung der Esten, eine Lehnübersetzung? Eine Studie zur Begriffsgeschichte de la Ostseeraums'' ("Ĉu la vorto ''maarahvas'', la antikva memnomo de la estonoj, estas prunta traduko? Studo pri la termina historio de la baltmara regiono"). En: ''Zeitschrift für Ostmitteleuropa-Forschung'' ("ĵurnalo pri orientmezeŭropa esploro") volumo 56 (2007), paĝoj 566 ĝis 593.</ref>
 
=== Epokoj de fremda regiĝo ===
En la 13-a jarcento la estonoj en la suda [[Livonio]] konkeriĝis pere de kavaliroj de la germanlingva [[Glavofrata Ordeno]] respektive la [[Germana Ordeno]], submetiĝis al regado de la nobelaro de la [[germanaj baltoj]] kaj perforte estis kristanigitaj. Ekestis du tute malsamaj sociaj tavoloj: la loka, estona kampara loĝantaro kaj tavolo de alvenintaj germanaj regantoj. Ankaŭ post disfalo de la kavaliraj ordenoj, privilegio de la litova grandduko kaj pola reĝo [[Sigismondo Aŭgusto]] de [[1561]] garantiis al la reganta socia tavolo rajton je plua oficiala uzo de la germana lingvo, de germana jura sistemo kaj de [[protestantismo|protestantisma kredo]]. La germana lingvo ĝis la 20-a jarcento restis la precipa trafiklingvo de la altaj sociaj tavoloj. Ĉiu estono kiu volis atingi pli altan socian pozicion, estis devigita plejparte adaptiĝi al tio. Ekzemple la universitato de [[Tartu|Dorpat (Tartu)]] de sia fondigĥo en 1802 ĝis la jaro 1880 estis germanlingva kaj ankaŭ laŭ la profesoraro kaj la esploraj projektoj estis germana universitato.
 
=== Epoko de "nacia vekiĝo" ===
Nur meze de la 19-a jarcento ekestis sento de solidareco kaj komuneco inter la estonoj kaj gvidis al vekiĝo de estona nacia konscio. Al tiu evoluo multaj estonemaj [[germanaj baltoj]] esence kontribuis - ekzemplo estu ''Garlieb Helwig Merkel''. La nacia movado protestis kaj kontraŭ la privilegiigo de la germanaj baltoj kaj kontraŭ la politiko de ruslingvigo de la [[Rusia Imperio]], kiu pli kaj pli fortiĝis en la dua duono de la 19-a jarcento kaj ĝenis kaj germanojn kaj estonojn. Inter tiuj du protestoj ekestis rapide kreskanta nacia konscio, sed nur post la [[Unua Mondmilito]] kaj en la perturboj post la [[Oktobra Revolucio]] de 1917, en [[1918]] sukcesis la kreo de suverena estona ŝtato.
 
=== Dua Mondmilito kaj reatingo de ŝtata sendependeco ===
La sovetunia konkero de la respubliko Estonio en junio 1940 kadre de la [[pakto Molotov-Ribbentrop]] en la [[Dua Mondmilito]] finis la nur 22-jaran ŝtatan suverenecon kaj mortigis 200 000 estonojn. En la beendete la soeben erlangte Unabhängigkeit kaj hatte zur Folge, dass sich la Bevölkerungszahl Estlands um 200.000 verringerte. En la 1940-aj jaroj mortis pliaj dekmiloj da estonoj pro militaj agoj kaj teroro de la okupantaj armeoj de [[Sovetunio]] en 1940-1941, [[Nazia Germanio]] en 1941-1944 kaj poste denove Sovetunio. Proksimume 30 000 estonoj armee mortis post perforta soldatigo, kaj pli-malpli 1000 judaj estonoj estis murditaj kadre de la [[Holokaŭsto]]. <ref>Burkhard Asmuss (eld.): ''Holocaust: Der nationalsozialistische Völkermord und die Motive seiner Erinnerung'' (germane, "Holokaŭsto: La nazia genocido kaj la motivoj de ĝia memoro"). Deutsches Historisches Museum. Berlino 2002, ISBN 3-932353-60-9.</ref> Post la milito la nombro de estonoj en la lando ree malaltiĝis je 80 000 homoj, kiuj pro timo de nova terora ondo de la sovetuniaj okupantoj fuĝis al okcidenta Eŭropo kaj Ameriko. En la sekva dua okupo de [[Estona SSR|Estonio]] pere de Sovetunio, 70 000 estonoj estis malliberigitaj kaj perforte translokigitaj, kaj el tiuj 12 000 estis mortigitaj.<ref>Mart Laar: ''Estland im Zweiten Weltkrieg'' (germane: "Estonio en la Dua Mondmilito"), Talino 2005.</ref> Kadre de politiko de ampleksa rusigo inter alie perforte granda nombro da [[rusoj]] estis translokigita al Estonio, kaj sekve de tio la procentaĵo de estonoj en la [[Estona SSR]] de proksimume 90 fine de la Dua Mondmilito malkrestis al proksimume 60 fine de la 1980-aj jaroj.<ref>Mart Laar: ''Streifzug durch die estnische Geschichte'' (germane: "vagado tra la estona historio"), Talino 2005.</ref>
 
=== Tendencoj ===
Ankaŭ post reatingo de la ŝtata suverenco inter majo 1990 kaj aŭgusto 1991, proksimume kvaron de la loĝantaro de la nuna respubliko Estonio estas ruslingvaj. Ĝis la nuntempo la du lingvaj komunumoj apenaŭ intermiksiĝas. El inter la signifa nombro de eksterlandaj estonoj, 40 000 vivas en Rusio, multaj el ili en la lima regiono [[Setumaa]], pri kies teritoria aparteno daŭre disputas la du ŝtatoj.
 
== Lingvo ==
La [[estona lingvo]] estas inter la [[finn-ugraj lingvoj]] kaj estas la oficiala ŝtata lingvo de [[Estonio]]. La lingvon parolas pli.malpli miliono da estonoj en Estonio kaj pliaj pluraj dekmiloj eksterlande.
 
== Retaj ligiloj ==
* [http://www.welt.de/politik/article848963/Warum_es_zwischen_Esten_und_Russen_kracht.html germanlingva artikolo ''Osteuropa: Warum es zwischen Esten kaj Russen kracht'' ("Orienta Eŭropo: Kial estonoj kaj rusoj malharmonias") en la retejo de la gazeto ''Die Welt'' la 3-an de majo 2007]
== Notoj ==
<references />
 
[[Kategorio:Etnoj en Eŭropo]]
[[Kategorio:Etnoj en Estonio]]
 
[[an:Estons]]
[[ar:إستونيون]]
[[av:Эстониял]]
[[be:Эстонцы]]
[[bg:Естонци]]
[[cs:Estonci]]
[[cv:Эстонсем]]
[[cy:Estoniaid]]
[[da:Estere]]
[[de:Esten]]
[[en:Estonians]]
[[es:Estonios]]
[[et:Eestlased]]
[[fi:Virolaiset]]
[[fr:Estoniens]]
[[he:אסטונים]]
[[hr:Estonci]]
[[hu:Észtek]]
[[id:Bangsa Estonia]]
[[it:Estoni]]
[[ka:ესტონელები]]
[[ko:에스토니아인]]
[[kv:Эстъяс]]
[[lbe:Эстон]]
[[lt:Estai]]
[[lv:Igauņi]]
[[mk:Естонци]]
[[myv:Эстэть]]
[[nl:Esten]]
[[os:Эстойнаг адæм]]
[[pl:Estończycy]]
[[pt:Estonianos]]
[[ro:Estoni]]
[[ru:Эстонцы]]
[[sah:Эстоннар]]
[[simple:Estonians]]
[[sl:Estonci]]
[[sr:Естонци]]
[[sv:Ester (folkslag)]]
[[tr:Estonlar]]
[[uk:Естонці]]
[[zh:愛沙尼亞人]]