Tondrobirdo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Tiu-ĉi artikolo|estas pri la mitologia figuro ''Tondrobirdo'' de nordamerikaj indianoj, angla nomata ''Thunderbird''. Pri la komputila programo vidu la artikolon [[Mozilla Thunderb...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
== Nomo ==
La nomo tondrobirdo venas de la tradicia kredo ke la movado de siaj gigantaj flugiloj kaŭzu [[tondro]]n kaj kirlu ŝtorman venton. La [[lakota]] nomo por la tondrobirdo estas ''Wakį́yą'', de ''wakhą'' [sankta] kaj ''kįyą'' [flugilhava]. La [[kvakiutlanoj]] havas multajn nomojn por la tondrobirdo. La [[oĝibva]] vorto por tondrobirdo proksime asociigita kun tondra bruo estas ''animikii'', dum larĝaj birdoj similaj al la tondrobirda mito konatas kiel ''binesi''.
 
== Kutima bildigo ==
Tra multaj indiĝenaj kulturoj de Nordameriko, la tondrobirdo havas similajn karakterizaĵojn. Ĝi priskribiĝas larĝa birdo, kiu dum flugado povas kaŭzi ŝtormon kaj tondron. Nuboj kunpremiĝas per la flugilaj movoj, ilia sono kreas tondron, [[fulmo]]j estu lumoj kiujn disradias ĝiaj okuloj, kaj unuopaj ekfulmoj estas faritaj per la lumantaj serpentoj kiujn li portas per siaj ungoj. En maskoj, ĝi bildiĝas en multaj koloroj, kun du kurbaj kornoj, kaj ofte kun dentoj en la beko.
 
Tiujn kredojn eble influis la observoj de larĝaj birdoj preni avantaĝojn de varmaj suprenventoj kiuj ofte antaŭas grandajn [[fulmotondro]]jn, tiel ke povas ekesti la impreso ke ilia suprenflugo ne nur antaŭis, sed kaŭzis, la ŝtormon.
 
<!-- ne finita... -->