Torino FC: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 39:
 
=== ''Il Grande Torino'' ===
Sian plej sukcesan periodon la klubo inter 1942 kaj 1949. La teamo de tiu tempo, gvide de la teamestro ''Valentino Mazzola'', je la nomo ''Grande Torino'' (do "granda Torino") eniris la historion de futbalo kaj ĝis la nuntempo konsideriĝas inter la plej fortaj italaj futbalteamoj. La klubo inter la jaroj 1943 kaj 1949, interrompite per la [[Dua Mondmilito]], kvinfoje sinsekve gajnis la titolon de itala ĉampiono kaj per tio superis la antaŭan rekordon de la klubo Juventus el la 1930-aj jaroj. La lasta el tiuj kvin venkoj tamen estis tragedia. Jam en la kvina plej lasta matĉa tago klaris la gajno de la ĉampiona titolo. Sekve feste la teamo faris aviadilan vojaĝon al Portugalio por amikece lukti kontraŭ la teamo de [[Benfica Lisbono]]. En la reflugo la 4-a de majo 1949 la aviadilo en densa nebulo avariis ĉe monteto de la urba teritorio de Torino - preskaŭ ĉiuj futbalistoj de la teamo mortis, krome iuj klubaj funkciuloj kaj tri akomanantajakompanantaj ĵurnalistoj. El la teamo de ''Grande Torino'' pretervivis nur ''Sauro Tomà'', kiu pro vundiĝo ne povis kunvojaĝi al Lisbono. La sezonon finis la kluba teamo de 16- kaj 17-jaruloj.
 
La klubo ne sukcesis kompensi tiun perdon. Post ne-elstara jardeko la teamo en 1959-1960 eĉ devis konkursi en la dua itala ligo ''Serie B'', poste denove pliboniĝis kaj en la sezono 1975/76 eĉ denove havis la titolon de italaj ĉampionoj. Post la fino de la 1980-aj jaroj la teamo alternas inter la unua kaj dua ligoj, sen pliaj grandaj sukcesoj, krom gajno de la itala pokalo en 1993 kaj de la Mitropa-pokalo en 1991.