Itala nacia teamo de futbalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
lingva polureto
Neniu resumo de redakto
Linio 31:
Italio sekve alvenis trie en la [[Futbala Mondpokalo 1990|mondopokalo de 1990]] kaj due [[Futbala Mondpokalo 1994|en 1994]], kie ili perdis la finalon kontraŭ [[Brazila nacia teamo de futbalo|Brazilo]] nur post la penaloj, kaj due en la [[Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2000|Eŭropa Ĉampionado de 2000]], kiam ili perdis kontraŭ Francio pro last-momenta golo. [[Futbala Mondpokalo 2006|En 2006]], finfine, Italio gajnis la mondpokalon por la kvara fojo, ĉi foje gajnante la finalon kontraŭ [[Franca nacia teamo de futbalo|Francio]] post la penaloj.
 
La itala nacia teamo ĉiam estas ege sekvata de la itala publiko, ĉefe dum gravaj turniroj, kie oni ŝercas ke en Italio estas subite "60 milionoj da trejnistoj de la nacia teamo". En la [[Futbala Mondpokalo 2010]] en [[Sud-Afriko]] kompense surprize la teamo tute ne sukcesis.
 
La teamo ankaŭ partoprenis en la [[Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012]] kaj tie atingis la duan pozicion, per malgajno en la finala matĉo kontraŭ la [[hispana nacia teamo de futbalo|hispana teamo]].