Ĉingdaŭo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ŝandong > Ŝandongo (tiel la artikola nomo)
Se uzatu esperantlingva urbonomo Cindao anstataŭ la pinjina Qingdao kun neesperantlingva litero, necesas adapti ne nur la artikolan titolon, sed la tutan artikolon.
Linio 17:
|}
[[Dosiero:ChinaShandongQingdao.png|eta|la distrikto Qingdao en la provinco]]
QingdaoCindao '''([[ĉina lingvo|ĉine]] 青岛, {{Aŭdio|zh-Qingdao.ogg|Qīngdǎo}}''', ([[ĉina lingvo|ĉinepinjine]] 青岛''Qingdao'', malnova latinigo ''Tsingtao'', en Esperanto "verda insulo") estas havena urbo kaj distrikto de la [[provinco]] [[Ŝandongo]] en la oriento de la Popola Respubliko [[Ĉinio]]. Mallongigite la civitanoj nomas ĝin '''Qīng'''.
 
La distrikto QingdaoCindao atingis sian nunan grandecon pro integrigo de la antaŭe sendependaj distriktoj Jimo, Jiaozhou kaj Jiaonan dum la jaro 1977 kaj de Laixi kaj Pingdu dum la jaro 1984.
 
La urbo kaj distrikto limas al la [[Flava Maro]], flanka maro de la [[Pacifika Oceano]]. Dum la jaro [[2008]], kiam la [[someraj olimpikaj ludoj]] okazis en [[Pekino]], en la maro antaŭ QingdaoCindao okazis la olimpikaj konkursoj pri [[velado]].
 
== Historio ==
La areo sur kiu troviĝas la moderna distrikto QingdaoCindao, en la epoko de la [[dinastio Qing]] nomiĝis Jiao'ao (胶澳). Dum la jaro [[1891]], la dinastiaj regantoj decidis en la areo starigi armean defendobazon kontraŭ mararmeaj atakoj, kaj planis konstruon de urbo. Dum la sekvaj ses jaroj tamen la laboroj ankoraŭ nekomenciĝis, kaj dum [[1897]] pro premo de pluraj eŭropaj ŝtatoj al Ĉinio la urbo devis esti transdonita al la [[Germana Regno]]. La germanaj armeanoj, komercistoj kaj administristoj donis al la loko la latinliteran nomon Tsingtao kaj baldaŭ transformigis ĝin al strategie grava urbo kaj haveno, metante la pacifikan mararmeon de la Germana Regno tien, kies ŝiparo agis en la tuta orienta Azio.
 
La germana adminstrejo planis kaj konstruigis la unuajn stratojn kaj urbajn instituciojn ankoraŭ nun videblajn, inkluzive de stacidomo, protestanta kaj katolika preĝejoj, guberniestra gastodomo, kaj la mondfama [[Tsingtao (biero)|bierfarejo Tsingtao]]. Kaj la germana influo ankaŭ etendiĝis al aliaj [[areo]]j de la provinco Ŝandongo, tial ke ekzemple ekestis ankaŭ pluraj rivalaj germanaj bierfarejoj. Dum la jaro [[1913]] la urba enloĝantaro konsistis el 53.312 ĉinoj, 2.400 germanaj [[soldato]]j, 2.069 ne-soldataj eŭropanoj kaj usonanoj, 205 japanoj kaj 25 aliaj azianoj.
 
[[Dosiero:Image-Qingdao city map 1912 in german.png|eta|300 px|<center>germanlingva mapo de QingdaoCindao el la jaro 1912]]
 
Komence de la [[Unua Mondmilito]], la 7-an de novembro [[1914]], la japana armeo konkeris la urbon. Sekve de tio granda nombro da japanaj komercistoj venis al la urbo. Ekestis japana kvartalo, en kiu dum la jaro 1920 jam vivis 17.597 japanoj, kiuj samkiel la germanoj havis la ambicion el la distrikto fari modelan kolonion. La germanaj soldatoj, kiuj militkaptiĝis, estis malliberigitaj en Japanio, parte ĝis la jaro 1920.
Linio 34:
Laŭ la interkonsentoj de la pac-kontrakto de Versailles, la kolonio post la Unua Mondmilio unue restis japana. Nur la 10-an de decembro 1922 Ĉinio rericevis la teritorion. Dum la sekvaj jaroj la politika malstabileco de la lando, kiu similis al interna milito, bremsis la ekonomian evoluon.
 
Fine de la 20-a jarcento, el QingdaoCindao iĝis tipa ĉina urbego kun milionoj da enloĝantoj. Konstruiĝis multaj novaj modernaj turdomoj, kaj multaj el la koloniaj konstruaĵoj el la germana epoko devis cedi.
 
== Ekonomio ==
El ekonomia vidpunkto, QingdaoCindao post la ekonomia malfermiĝo de Ĉinio dum [[1978]] tre rapide evoluis. Kun haveno taŭga por tre grandaj ŝipoj, kiu estas la tria plej granda haveno de la mondo, la urbo estas grava por la industrio kaj la transportado de varoj el la tuta duoninsulo Ŝandongo. Ekzistas pluraj grandaj kaj prestiĝaj fabrikoj por fiŝaj konservaĵoj, por hejmaj teknikiloj kaj por pneŭoj. Ankaŭ la ekse germana bierfarejo intertempe estas tutmonde konata entrepreno kaj konstruigis pliajn bierfarejojn en la tuta Ĉinio plus iuj lokoj de Azio kaj Norda Ameriko. La [[biero]] vendiĝas tutmonde sub la marka nomo [[Tsingtao (biero)|Tsingtao]]. Krome la urbo ankaŭ havas regione signifan flughavenon.
 
== Turismo ==
[[Dosiero:Qingdao-panorama.gif|eta|800px|<center>panoramo de la urbo]]
QingdaoCindao estas unu el la malmultaj signifaj ĉemaraj feriejoj de Ĉinio. Ekzistas plaĝoj, hoteloj por feriantoj, kaj la urbo kun la postrestintaj koloniaj konstruaĵoj havas certan ĉarmon, kiu diferencigas ĝin de aliaj ĉinaj urboj. Tamen la pasintece unika panoramo de la urbo nuntempe pli karakteriziĝas per la modernaj turdomoj ol per historiaj konstruaĵoj.
 
== Partneraj urboj ==
Linio 67:
* [http://english.qingdao.gov.cn oficialaj paĝoj (anglalingvaj) de la urbo]
* [http://www.china1900.info/leben/aufdemland.htm malnova vojaĝa raporto (germanlingva)]
* [http://www.dhm.de/ausstellungen/tsingtau/katalog paĝoj germanlingvaj pri ekspozicio de la urbo QingdaoCindao en [[Berlino]] dum 1998]
 
* [http://grosslehrer.web.fc2.com/militkaptitoj.htm]Germanaj militkaptitoj el QingdaoCindao (en Esperanto)
 
{{Commons|Category:Qingdao}}