Won Kenn: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''KENN Won''' estis ĉino, doktoro de beletristiko kaj universitata profesoro. Li naskiĝis en [[1900]] en [[Kantono (Ĉinio)]] kaj esperantistiĝis antaŭ la [[Unua Mondmilito]]. En [[1921]] li studis en [[Liono]], [[Francio]]. Kiel delegito de la ĉina Esperanto-movado li estis sendita al la Internacia Edukista Konferenco en [[Ĝenevo]], [[1922]], al la Internacia Komerca Konferenco en [[Venecio]], [[1923]] kaj al la Internacia Radia Konferenco en [[Parizo]], [[1925]]. Li partoprenis en la [[Universala Kongreso|Universalaj Kongresoj]] en [[Vieno]] kaj [[Ĝenevo]], kaj ĉeestis kvin landajn Esperanto-kongresojn en [[Eŭropo]]. Krome li estis sembro kaj konsilanto de [[Internacia Centra Komitato]], membro de la [[Lingva Komitato]], kaj preleganto de la [[Somera Universitato]] en [[Ĝenevo]]. Artikoloj de li aperis en diversaj gazetoj. Ekde la jaro [[1926]] li estis direktoro de Esperanto-Instituto en [[Kantono (Ĉinio)|Kantono]]. Kun samideanoj [[Wu Ta-Kwang|Wu]], [[Hsu W. K.|Hsu]], [[Sinpak Au]] kaj aliaj li gvidis la Esperanto-movadon en Kantono. Aldone li estis ĉefkunlaboranto de la [[Enciklopedio de Esperanto]], eldonita en [[1934]].
 
 
{{EdE|K}}