Osnabrück: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 32:
 
== Rilatoj al Esperanto ==
Kiel en preskaŭ ĉiu pli granda urbo de Germanio kun universitato, en Osnabruko ekde la publikigo de Esperanto daŭre vivis aktivaj movadanoj. Informoj pri la Esperanto-aktivecoj en la urbo tamen ankoraŭ ne sisteme kolektiĝis. Menciindas ekzemple, ke en la [[1980-aj jaroj]] en la virina gimnazio ''Ursulaschule'' en la pleja urbocentro la instruistino [[Ursula Felhölter]], estraranino kaj de [[1982]] kaj [[1984]] ankaŭ prezidantino de [[Germana Esperanto-Junularo]], kiu regule okazigis lernejajn Esperanto-kursojn, el kiuj rezultis pluraj aktivaj kunlaborantinoj de GEJ - inter alie [[Dagmar Schütte]], kiu pli poste sekvis sian instruistinon en la posteno de GEJ-prezidanto. Fine de la [[1980-aj jaroj]], [[Martin Haase]] plurajn jarojn estis profesoro pri [[romanidaj lingvoj]] en la universitato de Osnabrück, kaj inter la jaroj [[1997]] kaj [[2001]] [[Thomas Pusch]] kiel kuracisto laboris en la urbo - ankaŭ ili du estis antaŭaj prezidantoj de [[GEJ]] kaj estraranoj de [[GEA]]. En [[1998]], kiam en Osnabrück kaj [[Münster (Vestfalio)|Monastero]] per "jaro de paco" festiĝis la 350-jara jubileo de la [[Vestfalia Paco]], en la festaĵoj de ambaŭ urboj aktive partoprenis la esperantistoj de la regiono. Ne nur okazis informstandoj kaj kulturaj eventoj pri Esperanto, sed en Osnabrück ankaŭ ekestis aparta monumento, kiam pluretaĝa konstruaĵo la tutan jaron estis envolvita per plasta kovraĵo sur kiu grandlitere videblis la vorto "paco" en ĉiuj grandaj mondaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Dek jarojn poste, en [[2008]] okazis katolika konferencego de 60 000 partoprenantoj en la urbo, en kiu same aktivis esperantistoj<ref>[http://de.groups.yahoo.com/group/kirche-und-esperanto/message/38 noto ''Esperanto auf dem Katholikentag in Osnabrück, 21.-25. Mai 2008''] {{de}}</ref>. Ne nur pro la komuna historio de la [[Vestfalia Paco]], sed aparte pro la geografia proksimo, tradicie fortas rilatoj de la lokaj movadanoj kun la esperantistoj en [[Münster (Vestfalio)#Esperanto|Monastero]]. En la teritorie vasta [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Malsupra Saksio]], al kiu apartenas Osnabrück, la distancoj inter la Esperanto-grupoj pli grandas, tamen ankaŭ inter ili fortas kunlaboro: ekzemple en septembro [[2011]] en la urbo okazis vaste reklamita "Esperanto-kulturtago" de la federacilanda sekcio de [[Germana Esperanto-Asocio]].<ref>[http://www25.stayblue.de/Location/8/_/Event/554381- noto ''Esperanto-Kulturtag 2011, 17.09.2011''] {{de}}</ref> Tiuj-ĉi informoj tamen en nuna stato estas nur mozaikeroj, facile ampleksigeblaj.
 
== Famaj loĝintoj ==