Popocatépetl: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
 
== La legendo de Popocatépetl kaj Iztaccíhuatl ==
En la azteka mitologio ''[[Iztaccíhuatl]]'' (Istaksiŭatlo) estis princino, kiu enamiĝis al junulo nomata ''Popocatépetl'', batalisto de ŝia patro, la azteka imperiestro. La patra imperiestro sendis la bataliston al milito en [[Oaxaca]], kaj promesis al la junulo subteni geedziĝon kun sia filino, se li sane revenus el la milito (kion ne kredis la imperiestro). Oni rakontis al la filinoprincino, ke la amato mortis batale, kaj ŝi sekve mortis pro funebro. Kiam la batalisto revenis kaj konstatis la morton de la amatino, li same mortis pro funebro. La dioj kovris ambaŭ korpojn per neĝo kaj transformigis ilin al montoj. La ofte neĝkovrita monto [[Istaksiŭatlo]] ofte nomatas "blanka virino" pro la neĝo kaj pro la formo simila al virino kuŝanta surdorse. La batalisto iĝis la vulkano Popocatépetl, kiu pro furiozo pri la perdo de la amatino fojfoje elsputas fajron.
 
{{ĝermo}}