Unua Meza Periodo de Egiptio: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
La '''Unua Meza Periodo''', ofte priskribita kiel "malluma periodo" en la historio de [[antikva Egiptio]], inkluzivis periodon de proksimume cent jaroj, proksimume inter la jaroj [[-2181|2181]] kaj [[-2055|2055]] antaŭ nia erao, post la fino de la [[Malnova Imperio de Egiptio]]. Ĝi inkluzivis la [[Sepa kaj oka dinastioj de Egiptio|sepan, okan]], [[Naŭa dinastio de Egiptio|naŭan]], [[Deka dinastio de Egiptio|dekan]], kaj parton de la [[Dekunua dinastio de Egiptio|dekunua]] [[dinastio]]j. Ĝis la nuntempo postrestis tre malmultaj spuroj de monumentoj el tiu periodo, speciale al la komenco de la erao. La Unua Meza Periodo estis dinamika tempo en la historio de Egiptio, en kiu la regado estis dividita inter du konkurencaj potencobazoj. Unu el tiuj bazoj situis en [[Herakleopolis Magna|Herakleopolis]] en [[Malsupra Egiptio]], urbo proksime de la oaza regiono [[Fajumo]]. La alia situis en [[Tebo (Egiptio)| Tebo]] en [[Supra Egiptio]]. Oni kredas ke dum tiu tempo, la temploj estis prirabitaj kaj ekspluatitaj, la ekzistantaj artaĵoj estis vandalumitaj, kaj la statuoj de reĝoj estis rompitaj aŭ detruitaj kiel rezulto de la supozata politika kaoso. La du regnoj fine de la periodo milite ekkonfliktis, la armeo de la tebaj reĝoj konkeris la nordon, rezultanta en reunuigo de Egiptio sub sola reganto dum la dua parto de la dekunua dinastio. Per tio komenciĝis la [[Meza Imperio de Egiptio]].
 
== Eventoj kiuj kondukis al la Unua Meza Periodo ==
[[Dosiero:Nomes of Ancient Egypt.png|eta|maldekstra|<center>La distriktoj (greke Νομός, nomós) de [[Antikva Egiptio]]. La regno de ''Intef la 2-a'' inkluzivis la unuan ĝis dekduan distriktojn de [[Supra Egiptio]]]]
La falo de la [[Malnova Imperio de Egiptio]] estas ofte priskribita kiel periodo de ĥaoso kaj malordo en la literaturo en la Unua Meza Periodo kaj en la literaturo de pli postaj eraoj. Multnombras la kaŭzoj kiuj provokis la falon de la [[Malnova Imperio de Egiptio]], sed iuj estas nur hipotezaj. Unu kialo ofte citata estas la ekstreme longa reĝado de [[Pepi la 2-a]], la lasta granda [[faraono]] de la [[Sesa Dinastio de Egiptio|6-a dinastio]]. Li regis de infana ĝis maljuna aĝo (li iĝis almenaŭ naŭdekjara), viante pli longe ol multaj el liaj eblaj heredantoj kaj sekve, kreiĝis problemoj pri lia sukcedo en la reĝa domo. Tiel, la reĝimo de la Malnova Imperio malintegriĝis meze de tiu-ĉi ĥaoso. Alia grava problemo estis la kresko de potenco de la imperiaj distriktestroj. Fine de la Malnova Imperio la pozicioj de la distriktestroj fariĝis heredaj, do unuopaj familioj tenis la potencon en siaj respektivaj distriktoj. Kiam tiuj regionaj estroj iĝis ĉiam pli potencaj kaj influaj, ili fariĝis pli sendependaj de la reĝo. Ili starigis tombojn en siaj propraj teritorioj kaj ofte vivtenis armeojn. La kresko de tiuj multnombraj distriktestroj neeviteble kreis konfliktojn inter apudaj distriktoj, kiuj ofte rezultigis intensajn rivalecojn kaj militadojn inter ili. Tria kialo por la malfondo de centraligita reĝlando estis la malaltaj niveloj de la inundoj de la rivero [[Nilo]], necesaj por fekundigo de la agrikulturaj areoj, kaj ĝenerale seka klimato, kiuj kune kaŭzis malsufiĉajn rikoltojn kaj provokis krizojn de [[malsato]] en antikva Egiptio.
 
{{Portalo Egiptologio}}