Unua Meza Periodo de Egiptio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La '''Unua Meza Periodo''' aŭ '''Unua Intertempo''', ofte priskribita kiel "malluma periodo" en la historio de [[antikva Egiptio]], inkluzivis periodon de proksimume cent jaroj, proksimume inter la jaroj [[-2181|2181]] kaj [[-2055|2055]] antaŭ nia erao, post la fino de la [[Malnova Imperio de Egiptio]]. Ĝi inkluzivis la [[Sepa kaj oka dinastioj de Egiptio|sepan, okan]], [[Naŭa dinastio de Egiptio|naŭan]], [[Deka dinastio de Egiptio|dekan]], kaj parton de la [[Dekunua dinastio de Egiptio|dekunua]] [[dinastio]]j. Ĝis la nuntempo postrestis tre malmultaj spuroj de monumentoj el tiu periodo, speciale al la komenco de la erao. La Unua Meza Periodo estis dinamika tempo en la historio de Egiptio, en kiu la regado estis dividita inter du konkurencaj potencobazoj. Unu el tiuj bazoj situis en [[Herakleopolis Magna|Herakleopolis]] en [[Malsupra Egiptio]], urbo proksime de la oaza regiono [[Fajumo]]. La alia situis en [[Tebo (Egiptio)| Tebo]] en [[Supra Egiptio]]. Oni kredas ke dum tiu tempo, la temploj estis prirabitaj kaj ekspluatitaj, la ekzistantaj artaĵoj estis vandalumitaj, kaj la statuoj de reĝoj estis rompitaj aŭ detruitaj kiel rezulto de la supozata politika kaoso. La du regnoj fine de la periodo milite ekkonfliktis, la armeo de la tebaj reĝoj konkeris la nordon, rezultanta en reunuigo de Egiptio sub sola reganto dum la dua parto de la dekunua dinastio. Per tio komenciĝis la [[Meza Imperio de Egiptio]].
 
== Eventoj kiuj kondukis al la Unua Meza Periodo ==