Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ligoj al ompldr.org
Linio 245:
 
Mi ne komprenas, kial vi volas ŝanĝi la ligon al http://ompldr.org/iN2lqcA al http://ompldr.org/vN2lqcA en la artikolo pri [[Kredu min, sinjorino!]]. La i-ligo estas pli bona, laŭ mi, ĉar eblas per ĝi legi informojn pri la dosiero kaj aldoni komentojn; se oni havas nur la v-ligon, oni eĉ ne ekscias pri tiu eblo. En multaj artikoloj mi aldonis i-ligon al ompldr.org. Kial ŝanĝi nur unu el ili? Kial ĝuste ĉi tiun? [[Uzanto:Polpo|Polpo]] ([[Uzanto-Diskuto:Polpo|diskuto]]) 09:07, 15 Jun. 2012 (UTC)
 
== Artikolo [[Romuva (kulto)]] ==
Kara Robert, vi jam komence de 2009 - mi nur nun konstatis tion - forigis frazon el la artikolo [http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Romuva_%28kulto%29&diff=2132379&oldid=2127212 Romuva] kaj skribis ke temas pri malĝusta informo pri la gimnazio kaj litova centro en Germanio. Mi bone konas la gimnazion kaj kulturan centron, kaj certas ke la informo ĝustas, eĉ se ĉi-freze ĝi ne estis pruvita per referenco. Per guglo senprobleme troveblas multaj banalaj pruvoj germanlingvaj pri la uzo de la nomo, ekzemple ''<nowiki>http://www.europatermine.de/index.php?id=86&no_cache=1&tx_advCaleuropatermine_pi1[view]=4&tx_advCaleuropatermine_pi1[eventid]=9461</nowiki>'' (la ligilo pro interne uzataj angulaj krampoj ne bone prezenteblsa vikipedie, sed ĝi tute funkcias) aŭ [http://www.tip-verlag.de/?t=news&s=Lokalnachricht&ID=11607 2], kaj la centro Romuva ankaŭ havas [http://www.romuva.de/ propran retejon litovlingvan]. La frazo, kiun vi forigis, ne estas mondvaste grava, sed ĝi tute ĝustis. Kio igis vin opinii ĝin forĵetenda? Sincere, [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 09:14, 5 Nov. 2012 (UTC)