Faraono: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 170:
Sed en aliaj flanko necesas diri, ke la egiptia reĝo estis per sia ekskluziva ligo al la dioj ankaŭ limigata: la ordeno [[maat]], kiu estis derivata de agado de la kreo de mondo, kreis por la socio objektivan standardon, kies plenumado estis komprenata en rekta rilato al grandeco de la dia aprobo, kiun la konkreta reganto ĝojis. La reĝo transprenis sian potencon de la dioj kaj li devis en sia traktado observi ilian volon (''"fari [[maat]]-on"''), do li povis esti perceptata kiel ilia ia instrumento, per kies perado ili mem administras Egiption. En tiu ĉi konekso pli supre menciitaj aŭtoroj aspektigas tekston de [[Demotika kroniko]] el la [[Ptolemea Egiptio|ptolemea epoko]], kiu "alskribas falon de kelkaj regantoj de Malfrua tempo de ilia malfunkciado dum kontentigado de la dioj",kaj por pli malnova periodo de "neniigado de memorigaĵoj, kiuj estis kreitaj fare de certa regantoj, kies faroj estis konsiderataj kiel ofendemaj al [[maat]]."<ref>TRIGGER
La reĝa potenco havis do ne nur sanktan, sed en la fina sekvo precipe pure politikan karakteron, kiun egiptoj tre bone konsciis. La pli supre menciitaj aŭtoroj emfazas, ke "rilato de homa kaj dia karakteroj de la reganto estis unu el (iliaj) ĉefaj filozofiaj problemoj".<ref>TRIGGER
Ĉiuj ĉi imagoj ĉeestis en la egiptia pensado samtempe, do la unuopaj periodoj povis emfazigi diversajn konceptojn de la reĝa potenco kaj per tio ankaŭ manierojn de validigado de la politika administrado. Ĝenerale eblas ekde fino de [[Nova Imperio de Egiptio|Nova imperio]] spuri iompostioman "homigadon" de la reĝo ne nur kiel persono, sed ankaŭ kiel instituto, do fine ankaŭ privataj personoj povas aperi sur bildigoj en koneksoj, kiuj antaŭe estis dediĉitaj eksplicite al la regantoj (ekz.: servo al dioj, mezurigado de fundamentoj de templo kaj simile). Sed la reĝa potenco malgraŭe en [[antikva Egiptio]] ĝis veno de novaj ideaj fluoj (kunigitaj kun romia periodo kaj fine precipe kun [[kristanismo]] havis privilegian karakteron kaj iliaj portantoj restadis la plej potencaj farantoj en la administrado.
|