-aĵ-: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Postafiksoj en Esperanto}}
La [[Esperanto|esperantlingva]] [[postafikso]] "-aĵ-" aldonatas al vortradikoj por indiki pri konkreta afero. Plej ofte oni uzas la afikson post vortoj kun eca signifo, kaj la rezulta substantivo esprimas objekton aparte karakterizitan per tiu eco (vidu la unuan ekzemplon). Tamen ankaŭ el vortoj kun aga signifo, kies baza formo kutime estas verbo (dua ekzemplo), aŭ el aliaj vortoj (tria ekzemplo) per aldono de la postafikso povas fariĝi konkretigita objekto, aparta kategorio de tio estas objekto, kiu per aldono de -aĵ- fariĝas homa manĝaĵo (kvara ekzemplo).
La signifo kaj uzado de "-aĵ" estas por konkreta afero.
 
== Ekzemploj ==
Ekz:
* "Novaĵo" estas io aparte nova (eco), do afero ĵus aperinta, io ĵus okazinta.
* [[Akvaĵo]]
* "Kreskaĵo" estas io, kio kreskas (ago), en praktika lingvouzo ofte [[planto]], sed ankaŭ povas temi pri iu alia kreskanta vivaĵo.
* "Lignaĵo" estas iu objekto farita el [[ligno]].
* El kokido per kuirado povas fariĝi kokidaĵo, do io manĝebla el kokida viando, kaj el glacio glaciaĵo, do io dolĉa kaj manĝebla el glacieca kremo.
 
==Eksteraj ligiloj==
{{el}} [http://bertilow.com/pmeg/vortfarado/afiksoj/sufiksoj/aĵ.html Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) pri la afikso -aĵ-]
 
[[Kategorio:Postafiksoj en Esperanto]]