Sinagogo de Worms: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Jen rezulto de hieraŭa longa trajnveturo kun tekokomputilo... Libera traduko precipe de la germana artikolo, sed kun aldonoj inter alie laŭ la koncerna teksto en la urba retejo.
 
+ ligilo al nova paĝo pri la historia tombejo
Linio 1:
[[dosiero:Synagoge_Worms_08.jpg|eta|250px|<center>Fasado de la sinagogo de Worms ĉe la historia sinagoga placo. Maldekstre videblas parto de la domo "Haus zur Sonne", la eksa socia centro de la juda komunumo.]]
La '''Sinagogo de Worms''' estas inter la plej malnovaj [[sinagogo]]j en [[Germanio]], La en 1034 per ampleksa donaco unuafoje konstruita preĝejo en sia historio plurfoje estis neniigita kaj rekonstruita. Ĝi nun servas kiel preĵejo al la en [[Worms]] vivantaj membroj de la juda komunumo de [[Majenco]] (Mainz) kaj samtempe estas grava turisma vidindaĵo de la urbo, ofte vizitata kune kun la [[juda tombejo de Worms|historia juda tombejo ''Heiliger Sand'']].
 
== Historio ==
[[dosiero:Jüdischer Friedhof Worms - 'Heiliger Sand' - JD.JPG|eta|maldekstra|<center> la [[juda tombejo de Worms|historia juda tombejo ''Heiliger Sand'']]]]
[[dosiero:Worms-Synagoge-Gartenansicht.jpg|eta|250px|<center>Malantaŭa flanko de la urba sinagogo.]]
Juda komunumo en Worms probable ekestis en la [[10-a jarcento]]. La unuan sinagogon de Worms en 1034 financis la juda paro Jakob ben David kaj ties edzino Rahel. Samtempe ekestis la juda tombejo "Heiliger Sand", kiu nun estas la plej aĝa restinta juda tombejo de Eŭropo, kun plej malnova konservita tomboŝtono el la jaro 1058. En la urba kvartalo de la sinagogo, protektita fare de la nordorienta parto de la urba remparo, ekde la dua fino de la 10-a jarcento en tipaj pluretaĝaj domoj loĝis precipe judoj, kies publika vivo koncentriĝis en la sinagogo kaj sur la sinagoga placo. Tiu unua sinagoga konstruaĵo komence de la germana [[Krucmilito]] de [[1096]] kaj en la Dua Krucmilito de [[1146]] estis damaĝita fare de "ekzercantaj" kruc-kavaliroj. Jam tiu unua sinagogo havis internacie renoman talmudan lernejon, ĝenerale [[hebree]] nomata ישיבה, do ''Jeŝiva'', kies ekzakta loko tamen ne plu dedukteblas. Plej fama studento de tiu talmuda lernejo estis rabeno [[Salomon ben Isaak]] el la francia urbo [[Troyes]], kiu pli poste iĝis unu el la plej renomaj kleruloj de eŭropa judismo. Li studis en Worms ĉirkaŭ la jaro 1060. Monumento pri li, kreita en 1995, stariĝis en la sinagoga korto.