Ŝablono-Diskuto:Informkesto politikisto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
→‎Kia "deputito"?: nova sekcio
Linio 3:
[[Vikipediisto:Aidas|Aidas]] 07:46, 29. Aŭg 2009 (UTC)
:Eble vi pravas, sed post tiu korektaĵo en multaj artikoloj (ekz. pri iranaj politikistoj) malaperis informoj pri respektivaj oficoj, ĉar en tiuj artikoloj daŭre estis skribite "oficejo". Mi korektis tion, sed eble estas kaj aliaj similaj artikoloj... --[[Vikipediisto:RG72|RG72]] 17:22, 4. Sep 2009 (UTC)
 
== Kia "deputito"? ==
 
Saluton,
 
ŝajnas al mi, ke ĉi tiu ŝablono devenas de [[:en:Template:Infobox_officeholder]], kvankam ĝi ne mencias ĝin inter la intervikiaĵoj. El tio fontas, laŭ mia opinio, kelkaj malklaraj parametroj:
* '''deputito''' anstataŭas la anglan ''deputy'', kiu estas falsa amiko kaj signifas "viculo". La etikedo por la kesto ankaŭ nomiĝas '''deputito'''. Sed la esperanta "deputito" signifas "parlamentano".
* '''vicestro''' anstataŭas la anglan ''lieutenant'', kiu povas signifi "leŭtenanto", sed ankaŭ "duarangulo". La etikedo estas '''vicestro'''.
* '''nomiganta''' havas la etikedon '''nomita'''.
 
Neniu el la tri parametroj havas priskribon, do verŝajne multaj uzis la parametrojn laŭ diveno. Ekzemple la artikolo pri [[Winston Churchill]] mencias "Deputito Anthony Eden"; nu jes, efektive Eden iam estis deputito, sed ĉu tio rilatas al Churchill? Pli grave, li estis viculo de Churchill kiel lia ministro pri eksteraj aferoj. En la ekzemplo pri ''George Walker Bush'' aperas "Vicestro Bob Bullock", sed certe Bullock ne estis estro aŭ vicestro de Bush, li estis lia viculo. Multaj oficoj tute ne implicas iun estrecon.
 
La ŝablono estas uzata plurcent fojojn, do estas malfacile ŝanĝi la nomojn de parametroj. Eblas jenaj paŝoj:
# ŝanĝi la etikedon ''deputito'' al '''viculo'''. Tio ŝajnas ne malfacila.
# ŝanĝi la etikedon ''vicestro'' al '''viculo'''; la du parametroj estu samsignifaj. (Aŭ kiu povas klarigi la diferencon?)
# enkonduki alternativan formon "viculo" por "deputito" kaj "vicestro"; nur ĝi estu en la modelo. La aliaj du arkaikiĝu.
# forigi la parametron "nomigita", kiu verŝajne ne estas uzata (ĝi ne aperas en la modelo).
 
Mi proponas realigi almenaŭ la unuajn tri. Kion opias aliaj?
 
Salutojn, – [[Uzanto:Umbert'|Umbert']] ([[Uzanto-Diskuto:Umbert'|diskuto]]) 19:12, 3 Jan. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto politikisto".