Signolingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
 
== Diverseco de signolingvoj ==
Oni parolas pri signolingvoj kaj ne nur signolingvo ĉar ĉiu [[lando]], foje ankaŭ [[regiono]]j, havas propran signolingvon. Entute estas nuntempe 114 signolingvoj en la [[mondo]]. Signolingvoj en apudaj landoj estas ofte tute malsimilaj, eĉ kiam tiuj landoj havas komunan parolan lingvon; la signolingvoj en [[Brita signolingvo|Britio]] kaj [[irlanda signolingvo|Irlando]] estas unu ekzemplo. Male, [[finna signolingvo]] originis el la [[sveda signolingvo]], kvankam la [[finna]] ne rilatas al la [[sveda]]. Pro tio finnaj surduloj pli bone komprenas [[svedoj|svedajn]]n surdulojn ol parolantaj [[finnoj]] komprenas parolantajn svedojn.
 
Komunikado inter homoj kiuj uzas malsamajn signolingvojn estas kutime pli facila ol inter homoj kiuj ne havas komunan parolan lingvon. Ekzistas tamen du projektaj internaciaj signolingvoj, [[Gestuno]], kiu estas ankaŭ nomata Internacia Signolingvo, kaj [[Signuno]], kies prilaboradon oni komencis en la jaro [[1991]]. Ambaŭ ĝis nun ne estas multe uzataj. Tamen ekde la jaro [[1977]], la internacia signolingvo kelkfoje havis [[interpretado|interpretistojn]] en internaciaj renkontiĝoj por surduloj.