Malplej evoluigitaj landoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+ pliaj informoj. Eblas ne plu nomi la artikolon ĝermo.
Linio 4:
== Termino ==
La nocio malplej evoluigitaj landoj aŭ ''least developed countries'' foje erare uzatas sinonime al la nocioj ''malpli evoluigitaj landoj'' (angle ''less developed countries''), [[evolulando]]j (angle ''developing countries'') aŭ [[Tria Mondo|triamondaj]] ŝtatoj. Atentindas tamen ke malplej evoluigitaj landoj signife pli malfortas kaj multe pli dependas de ekstera subteno ol ''less developed countries'' aŭ ''developing countries''. La ekonomie malpli precize difinita termino de "[[Tria Mondo|triamondaj]] ŝtatoj" ampleksas multe pli vastan gamon da ŝtatoj.
 
La kategoriigo de malplej evoluigitaj landoj forte orientiĝas laŭ la [[indico de homa disvolviĝo]], angle nomata ''human development index'' (HDI), kiu ĉiujare kreiĝas kadre de la [[Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado]], por mezuri la evoluon de lando rilate al ekonomiaj kaj sociaj kriterioj. Ĉi-kontekste la malplej evoluigitaj landoj estas [[Landoj laŭ indico de homa disvolviĝo#IHD malalta|la grupo de landoj fine de la indica listo]]. Tamen ekzistas disputoj ĉu la kriterioj de la indico de homa disvolviĝo entute pravigas grupigon en tia listo, aŭ ĉu tia elkalkulo de indico entute havas sencon, kaj sekve ankaŭ la kategoriigo de ŝtatoj en grupo de "malplej evoluigitaj landoj" estas pridisputata.
 
Komune kun la [[malmaraj evolulandoj]] kaj la insuletaj evolulandoj (angle ''small island developing states'', SIDS), la malmaraj evolulandoj ekde la jaro 2001 estas reprezentataj per alta reprezentanto de la oficejo OHRLLS (''"Office of the High Representative for Least Developed Countries, Landlocked Developing Countries and Small Island Developing States"'', oficejo de la alta reprezentanto por malplej evoluigitaj landoj, malmaraj evolulandoj kaj insuletaj evolulandoj). Sekve de rezolucio de la [[Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj]] tiu oficejo instaliĝis ĉe la sidejo de la internacia organizaĵo en [[Novjorko]], por helpi en la kunordigo de diversaj projektoj kaj programoj subtenaj al tiuj landaroj. Internacia politika temaro, en kiu tiuj landaroj aparte atentatas, estas la internacia politiko cele al limigo de la [[tutmonda varmiĝo]]. Jam en la [[kadra interkonsento pri klimatoŝanĝiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj]] (angle mallongigita ''UNFCCC'') fiksiĝis la decido ke la tratataj ŝtatoj en financado kaj teknologia transdono aparte konsideru la bezonojn de la malplej evoluigitaj landoj, kaj tion realigas apartaj programoj kaj specifa financiga fondaĵo.<ref>[http://unfccc.int/cooperation_support/least_developed_countries_portal/items/4751.php anglalingva retejo de la kadra interkonsento pri klimatoŝanĝiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj (angle mallongigita ''UNFCCC'') pri la aparta klimatopolitika subteno de la malplej evoluigitaj landoj]</ref>
 
== Aktualaj malplej evoluigitaj landoj ==
Linio 90 ⟶ 94:
== Notoj ==
<references/>
 
{{ĝermo|ekonomiko}}
 
[[Kategorio:Unuiĝintaj Nacioj]]