Penango: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
|Bildo1-priskribo = flago
}}
'''Penango''' - [[malaje]] ''Penang'', plenforme ''Pulau Pinang'' - estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas [[Malajzio]]n kaj la nomo de ĝia precipa insulo. La subŝtato kovras areon de 1 048 kvadrataj kilometroj - parte en la insulo ''Penango'' ĉe la nordokcidenta marbordo de la [[malaja duoninsulo]], parte en la neinsula teritorio ''Seberang Perai'', kiu estas parto de la malaja duoninsulo kaj de [[duoninsula Malajzio]], kaj parte en iuj kromaj insuletoj. En sia historio multajn jarojn kolonio de [[Britio]], politike ĝi unu el nur 4 el la 13 malajziaj subŝtatoj kiuj '''''ne''''' estas [[konstitucia monarkio]] regata de [[sultano]]: la ŝtatestro, malaje nomata ''Yang di-Pertua Negeri'', rekte estas nomata fare de la reĝo de Malajzio (la ''Yang di-Pertuan Agong''). Laŭ stato de la jaro [[2010]] Penango havis 3 348 283 loĝantojn, kio rezultigas [[loĝdenso]]n de 1 500 homoj po kvadrata kilometro - la teritorio do estas altgrade urbigita kaj en komparo al multaj aliaj partoj de Malajzio tre dense loĝata. Administra centro estas la urbo [[Ĝorĝtaŭno (Penango)|Ĝorĝtaŭno]] (''George Town'').
 
[[dosiero:Georgetown.jpg|eta|maldekstra|300px|<center>panoramo de la subŝtata ĉefurbo [[Ĝorĝtaŭno (Penango)|Ĝorĝtaŭno]]]]