Provinco Banteno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
+ ligilo al nova artikolo Banten (urbo)
Linio 12:
''' Banteno''' - [[indonezie]] ''Banten'' - estas unu el la [[administra divido de Indonezio|31 provincoj]], kiuj kune kun 2 specialaj regionoj kaj la ĉefurba distrikto [[Ĝakarto]] konsistigas [[Indonezio]]n. La provinco kovras areon de 9 662 kvadrataj kilometroj kaj estas parto de la insulo [[Javo]]. Laŭ stato de la jaro [[2011]] Banteno havis 10 632 166 loĝantojn, kio rezultigas [[loĝdenso]]n de 909 homoj po kvadrata kilometro. Laŭ tiu stato ĝi konsistis el 4 urboj, 4 distriktoj, 154 subdistriktoj kaj 1 530 vilaĝoj. Administra centro estas la urbo [[Serang]].
 
La provinco Banteno en 2000 estis disigita el la provinco de [[okcidenta Javo]]. Okcidente, la [[Sunda Markolo]] disigas la provincon de la insulo [[Sumatro]], en la oriento limas la urbo de [[Ĝakarto]] kaj la provinco de [[okcidenta Javo]]. En Pli Granda Ĝakarto estas iuj grandaj urboj, inkluzive de la urbego ''Tangerang''. Kun pli ol 900 homoj po kvadrata kilometro Banteno estas tre dense loĝata.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://www.bantenprov.go.id oficiala retejo]
 
[[dosiero:Banten-city-Java-1724.jpg|eta|maldekstra|300px|<center>la provinco nomatas laŭ la historia urbo kaj haveno [[Banten (urbo)|Banten]] (historie ankaŭ foje nomata ''Bantam''), jen bildigita en 1724]]
 
{{Portalo Indonezio}}