Bilanco: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:04, 24 apr. 2006

Bilanco estas librotena dokumento pri la financa stato de ekonomia unuo (ekz. entreprenoasocio). Ĝi prezentas, kutime en formo de tabelo, la aktivojn kaj pasivojn de la entrepreno je la bilanca dato (plej ofte je la fino de financa jaro).

Oni distingas inter komerca bilanco (surbaze de kiu estas fiksataj ekz. la elpagoj al akciuloj aŭ aliaj posedantoj de la entrepreno) kaj imposta bilanco (surbaze de kiu la entrepreno pagas impostojn).