Latvaj eŭro-moneroj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 20 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q857671)
Neniu resumo de redakto
Linio 7:
La latvaj civitanoj dum la resendependiĝo de sia ŝtato dum [[1991]] donis altan simbolan signifon al la fakto denove havi sendependan nacian valuton, la [[latva lato|latvan laton]], kies desegnaĵoj memorigas pri la regionoj kaj la historio de la ŝtato. La latvaj eŭro-moneroj de tio transprenis iujn motivojn kaj bildigas inter alie la [[blazono de Latvio|blazonon de Latvio]] kaj la [[Monumento de Libereco (Rigo)|Monumenton de Libereco]] en [[Rigo]]. La eŭro-moneroj por Latvio publikiĝis dum [[2006]] kaj jam en proveldono produktiĝis.
 
Al la [[Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II]] Latvio aliĝis la 29-an de aprilo 2005, kaj antaŭvideblas la transiro de la [[latva lato]] al la komuna eŭropa valuto dum la venontaj jaroj, kvankam la dato ankoraŭ ne ekzakte fiksiĝis: la registaro de [[Latvio]] alcelasalcelis la jaron [[2012]], sed tiom rapide la ŝanĝo ne okazis. La 5-an de junio 2013 la [[Eŭropa Komisiono]] formale konsilis oficialigi la Eŭron en Latvio ekde la 1-a de januaro 2014, kaj la 9-an de julio 2013 la konsilio de financaj ministroj de la ŝtatoj de [[Eŭropa Unio]] decidas ĝu akcepti tiun konsilon. Kaze de oficiala decido de tiu ministra konsilio, Latvio iĝus la 18-a lando de la [[Eŭrozono]].
 
Ĉar cetere en la [[latva lingvo]] ne ekzistas la sonkombino "eu" respektive "eŭ", la komuna eŭropa valuto en Latvio nomiĝas "Eiro".