Paris Match: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
'''''Paris Match''''' - prononco laŭ [[IFA]] {{IFA|pa.ʁi 'matʃ}}, en esperantlingva transskribo {{prononco|PaRI MAĈ}} - estas [[Francio|franca]] semajna [[revuo]]. Ĝi kovras la temarojn de grandaj naciaj kaj internaciaj novaĵoj apud raportaĵoj pri la vivstilo de famuloj. La revuo fondiĝis en [[1949]] per la industriisto Jean Prouvost. Rapide konatiĝis ĝia moto ''"Le poids des mots, le choc des photos"'' (en Esperanto "la pezo de vortoj, la ŝoko de fotoj"), kio akcentigis ke ĉiam redakte gravis kaj tekstoj kaj bildoj.
 
En 1976 ''Daniel Filipacchi'' aĉetis la finance tiam malbonfartan revuon, kaj transformigis ĝin al unu el la plej sukcesaj kaj influaj revuoj de Francio. La revuo estas nun parto de la amaskomunilika konzerno ''Hachette Filipacchi Medias'', kiu estas posedata per la financa grupo ''Lagardère''. <ref> Madjar, Robert Madjar (1997). ''"Daniel Filipacchi"''. Eldonejo ''Michel Lafon''</ref>
 
En junio 1985, '' Paris Match'' vendis pli ol milionon da kopioj en ĉiuj kiam kovrante la temon de unua flugo de franca [[kosmonaŭto]] per la usona [[Kosmopramo]]. ''Benoit Clair'', altranga verkisto por ''Paris Match'' estis la unua ĵurnalisto kiu rajtis aliĝi al la trejnado de la ŝipanaro de trejnado ĝis la ekflugo el [[Cape Canaveral]]. Serio da artikolo pri la trejnado estis publigikita en ''Paris Match'' la 22-an de aprilo 1985, la 17-an de junio 1985 kaj la 20-an de januaro 1986. <ref> Patrick Baudry, Patrickkaj Benoit Clair (1985). ''"Aujourd'hui le soleil se lève 16 fois"'' (en Esperanto: "hodiaŭ, la suno leviĝas 16 fojojn") avec Benoit Clair. Eldonejo ''Michel Lafon''</ref>
 
== Referencoj ==