Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 173:
:Saluton ThomasPusch! Kiel vi eble rimarkis, mi lastatempe kontrolas tre multajn dosierojn en nia Vikipedio pri eblaj rompoj de kopirajto. Se mi atentigus ĉiun alŝutinton, tio daŭrus eĉ pli longe. Tio simple ne estas praktike farebla, kontroli la dosierojn estas jam sufiĉe granda tasko, kiu estas tamen bedaŭrinde treege farenda, sekve estas necese esperi, ke la alŝutintoj havas siajn dosierojn sur siaj atentaroj. Kiam ŝajnas al mi verŝajne, ke la alŝutinto nur forgesis indiki ion, mi ja atentigas tiun anstataŭ peti forigon; sed en tiu ĉi okazo estis sur la priskriba paĝo simple nenio, kio indikus tion. Mi dankas vin, ke vi aldonis la mankantajn informojn. Cetere, mi ne celis iel kalumnii vin aŭ iun alian, kaj ne pensas, ke mi tion faris - sur la priskriba paĝo vi asertis esti nur la skaninto, do kiel mi povus scii, ke vi ja vere posedas la kopirajton kaj ne simple eraris (erari ne estas mensogi, kaj mi neniam akuzis, ke vi mensogis) pri la ŝablono? Do, ĉu ĉio estas denove en ordo kaj ni povas konstrueme plulabori? :) [[Uzanto:darkweasel94|darkweasel]]<span style="font-size:75%;">[[Uzanto-Diskuto:darkweasel94|94]]</span> 14:07, 1 Aŭg. 2013 (UTC)
::Certe ni povos konstrueme plulabori, sed kvankam mi konscias pri la granda laboro mi insistas pri la nepra neceso persone averti alŝutinton, kies dosiero estas minacata de forigo - en la vikimedia komunejo cetere estus nenia dubo pri la neceso tiel fari. Prefere malpli rapide trafosi (la multajn) eblajn dubajn dosierojn, sed fari tion juste kaj laŭregule... Feriajn salutojn el suda Francio, [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 14:25, 1 Aŭg. 2013 (UTC)
:::En la Vikimedia Komunejo ekzistas skripto, kiu aŭtomate enmetas la forig-ŝablonon, kreas la forigproponon kaj avertas la alŝutinton. Tia skripto ne ekzistas tie ĉi. Se iu faros tian skripton, mi estos la unua, kiu ĝojegos uzi ĝin - tio ja ŝparos multan laboron. [[Uzanto:darkweasel94|darkweasel]]<span style="font-size:75%;">[[Uzanto-Diskuto:darkweasel94|94]]</span> 14:29, 1 Aŭg. 2013 (UTC)