Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Dosiero "Heinkel He III over London 7 Sep 1940.jpg" ne plu ekzistas, same ne la artikoloj "Batalo je Francio" kaj ..."je Britio".
Linio 455:
===Situacio post la jaro 1950===
{{ĉefartikolo|Margaret Thatcher|Falklanda milito}}
[[Dosiero:Thatcher-loc.jpg|thumb|righteta|220px|[[Margaret Thatcher]]]]
En la [[1950-aj jaroj|50-aj]] kaj la [[1960-aj jaroj|60-aj jaroj]] de [[20-a jarcento]] Britio estis politika kaj ekonomia gvidanto en Eŭropo. Sed iom post iom aperis probelmoj en konekso kun kresko de prezoj kaj ascendo de senlaboreco. Ties eŭropaj najbaroj antaŭkuris ĝin en [[Malneta Enlanda Produkto|MEP]]. La senlaboreco kreskis ankaŭ en la sekvantaj jaroj, precipe en la industriaj centrejoj en nordo kaj en Kimrio. Pro tio estiĝis neekvilibro inter la nordo kaj la sudo. La situacion ankoraŭ malbonigis fermo de minejoj. La ministoj ekstrikis, sed polico silentigis ilin, kiel malkovris malfortecon de la komercaj unioj, kiuj jam ne kapablis defendi interesojn kontraŭ la registaro.
 
En la landon fluis multe da [[almigrinto]]j, ĉefe el [[Barato]] kaj [[Pakistano]], serĉantaj laboron. Ili priloĝis periferiojn de urboj. Sed la devenaj loĝantoj ofte ne akceptis ilin kun ĝojo kaj plej ĝoje ili revenus ilin reen. Ili do timis ilian konkurencon en laborfoiro. La registaro eldonis leĝojn kontraŭ maljusta traktado kun la enmigrintoj, sed limigis nombron de alloĝiĝintoj. La virinoj senĉese batalis por la plena emancipado. Ili protestis kontraŭ perforto rilate al ili kaj seksa misuzado. Ankaŭ ili volis akiri laboreblecojn kiel la viroj. En la jaro [[1975]] iliaj postulaoj estis leĝigitaj, sed ankoraŭ certan tempon daŭris, antaŭ ol ili estis enpraktikigitaj.
 
La britaj politikistoj publike agnoskis tiun ĉi malbona situacion kaj ili decidiĝis solvi ĝin. Multe da homoj kulpigis la regantan konservatisman partion pro la problemoj kun la senlaboreco. Tiu en tiu ĉi periodo komencis orientiĝi pli dekstrule, per kio ĝi peropinie disiris sin kun la laboristoj. Frunte de la registaro estis '''[[Margaret Thatcher''']], la unua virino sur posteno de premiero. En siaj opinioj ŝi ne estis pure konservatisma, ŝi postulis liberan enlandan kaj eksterlandan komercon, privatan entreprenadon sen registaraj intervenoj. Parto de la konservatisma partio, la t.n. "wets" ne konsentis, ili do pretekstis la opinion, ke la civitano devus porti pli da respondeco rilate al la ŝtato. Thatcher ignoris ilin kaj plu ŝi gvidis homojn al dura laboro kaj [[patriotismo]]. Ŝi perdis inter la loĝantoj parton de la populareco, sed post la sukcesa '''[[falklanda milito je Falklandoj''']] ŝi estis reelektita en la jaro [[1983]] reelektita. Sed la senlaboreco kreskis kaj la industrio estis falanta plu. Profundiĝis problemoj inter la malriĉa nordo kaj la prosperanta sudo. Ne estas mirinde, ke en la nordo havis gvidantan pozicion Laborista partio. Sed la konservatistoj eĉ tiel tenis sin ĉe la potenco, ĉar ili ŝajnis esti pli kuraĝiĝintaj kaj persistemaj en klopodoj plibonigi la situacion en la lando. Almenaŭ tiel tio montriĝis en la baloto en la jaro [[1987]], kiam ili en la parlamento akiris 102 brakseĝojn.
 
== Literaturo ==