Hejma kato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 44:
La [[Egipta civilizo|antikvaj egiptoj]] adoris kaj estimis ilin kiel [[dio|diaron]]. Ili kredis, ke ili havas influon ŝirmi homon antaŭ ĉio malbona. Ĉeesto de la kato en hejmo signifis en la antikva Egiptio benon, bonan sanon por ĉiuj kaj longan vivon. Kiam en ilia domo mortis kato, domloĝantoj razis sian brovon malĝojante post ĝi. La plej sanktaj egiptaj katoj estis [[nigra]]j, ili gardis [[templo]]jn al [[pastro]]j kaj al [[dio]]j. Ties mortigon oni punis per [[morto]]. Trovejoj de balzamitaj kataj korpoj kaj kataj amuletoj en [[kripto]]j de regintoj (ekz. ĉe [[faraono]] [[Tutanĥamono]] aŭ [[Ramseso la 2-a]]) estas pruvo de preskaŭ kulta adorado de katoj en Egiptio. La katoj havis propran [[diino]]n – [[Bastet]], kiu estis krom alia ankaŭ diino de la eliranta suno, Luno, fekundeco, malavareco, [[sekso|sekseco]], [[danco]] ktp. Egiptoj bildigis ĝin kiel malgrandan katon kun maldekstra kapo aŭ kiel virinan korpon kun kata kapo priskribante al ĝi kelkajn katajn ecojn – sed tio venis nur kun evoluo, ties devena funkcio estis ŝirmo de menenfera sepultejo. Egiptoj adoris ĝin jam ekde la plej malnovaj epokoj. En la jaro 500 antaŭ Kristo la kata kulto atingis sian zeniton.
 
Tiutempe [[Antikva Grekio|grekoj]] kaj [[Romio|romanoj]] konsideris katon kiel aparta hejma besto kaj por kaptado de musoj ili preferis mustelojn (latine ''Mustela putorius furo''). Pli malfrue la greka [[diino]] [[Artemisa]], romia diino [[Diana]] kaj [[Skandinavio|skandinava]] diino [[FreyaFreja]] ricevis certan similecon kun la kato. Ili estis patroninoj de fekundeco kaj nasko, kiam la katoj tiel zorgeme zorgas pri siaj idoj. Por kapableco de la kato ŝanĝi la formon de [[pupilo]]j oni alskribis al la diinoj ankaŭ patronecon super lunaj fazoj.
 
Validis severa malpermeso eksporti la katojn el Egiptio. [[Fenicio|Feniciaj]] maristoj tial [[kontrabando|kontrabandis]] la katojn en [[Italio]]n, [[Galio]]n kaj [[Britio]]n. Sed en Eŭropon, precipe en [[Grekio]]n la aldomigitaj katoj pli signife venis tra komercvojoj el [[Okcidenta Azio]]. La unuaj pruvoj pri disvastigo de la katoj en Eŭropo ni trovas sur vazoj el la 5-a kaj 4-a jarcentoj antaŭ Kristo. Pri pli ampleksa disvastigo de la katoj tra Eŭropo ekzorgis denove fenicianoj dum granda transloĝiĝo de la nacioj, kiam la katoj venis sur romiaj batalŝipoj ĝis Mez-Eŭropo. Surprizon inter felinologia publiko faris arkeologiaj trovaĵoj el ĉirkaŭaĵo de [[Amsterdamo]], kie oni trovis korprestaĵojn el proksimume el la jaro 2000 a. K.