Historio de Unuiĝinta Reĝlando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 187:
''Vidu ankaŭ : '''[[Reformacio]]'''''
 
Henriko la 8-a komencis ĉirkaŭrigardi novajn fontojn de la riĉeco. Lia patro prenis la grundon de la nobelaro kaj li do decidiĝis tuŝi la eklezian grundon. La [[eklezio]] proprumis tiutempe multon de grundo, sed ĝi jam ne estis tiom grava por ekonomia kaj socia evoluoj. La [[monaĥo]]j kaj altranguloj perdis la popularecon, ĉar antaŭ longe ili ne konservis la religiajn idealojn vivante en [[lukso]]. Henriko ne konsentis kun la potenco, kiun la eklezio havis, sed se ĝi estis internacia organizo, li ne povis kontroli ĝin. Se li havis influon en [[Eŭropo]], li facile povus influi la [[papo]]n. Sed [[Francio]] kaj [[Hispanio]] estis pli fortaj kaj ili situis inter li kaj [[Romo]]. La katolika eklezio en [[Anglio]] malaltigis lian popularecon kaj pro pagado de impostoj al la eklezio ĝi malfortigis lian financan situacion. Tial li decidiĝis kontroligi la eklezion. Li havis por tio ankaŭ alian motivon. En la jaro [[1510]] li edziĝis kun [[Katarina de AragonioAragono]], sed kiu ne kapablis doni al li viran idon, do laŭleĝan heredonton. Henriko klopodis persvadi la papon, por ke li ebligu al li divorcon. Tio ŝajnis esti al li facila, lia ĉefa ministro, kardinalo [[Thomas Wolsey|Wolsey]], la brila konsilanto en la enlanda kaj la eksterlanda politikoj povis aranĝi tion. Sed papon [[Klemento la 7-a|Klementon la 7-a]] priregis la hispana reĝo [[Karolo la 5-a]], kiu estis plie nevo de Katarina. Tial li havis familiajn kaj politikajn motivojn. Henriko tre ekkoleriĝis, precipe al Wolsey, kiu feliĉe mortis kaj eskapis al puno. Plu neniam la eklezia altrangulo fariĝis la reĝa konsilanto. En la jaro [[1531]] Henriko devigis episkopojn proklamigi lin la kapo de eklezio en Anglio, kaj en la jaro [[1534]] la parlamento eldonis leĝon, kiu konfirmis tion. Estiĝis [[anglikana eklezio]], branĉo de la katolika. Henriko eksedziĝis kaj denove edziĝis. Eĉ kiam en tiu ĉi periodo okazis '''reformacio''' ankaŭ en aliaj landoj (en Germanio - [[Martin Luther]]), Henriko ne observis la ekleziajn celoj, ekz. vendado de [[pardonbileto]]j, liaj celoj estis pure politikaj. Li restis fidela al la [[katolika eklezio]], ja la papo eĉ proklamis lin kiel ŝirmanto de la kredo, kion li pli malfrue bedaŭris. Simile kiel lia patro, Henriko regis helpe de proksimaj konsilantoj, kiujn li mem elektis - tial ili dependis de li. Sed pro sia disputo kontraŭ Romo li ne hezitis eluzi la parlamenton. Per eldonado de pluraj leĝoj dum tri jaroj Anglio fariĝis protestantisma lando, eĉ kiam superon havis la katolikoj. Ĉefa ministro fariĝis [[Thomas Cromwell]], kiu tenis kun la reĝo komunajn interesojn. Ili fermis 560 monaĥejojn kaj ili disdonis la eklezian grundon al la urbanoj, por ke ili konservu ilian subtenon. Multaj monaĥoj fariĝis almozpetemaj, ĉar ili perdis la tegmenton super la kapo. Henriko fermis aliancon kun Karolo la 5-a kontraŭ Francio. Por la politikaj motivoj ili forgesis Katarinon kaj la disputon kontraŭ Romo.
 
===Protestantismo===