Projekta diskuto:Geografiaj koordinatoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
En la paĝo [[Gesellschaft für wissenschaftliche Gesprächspsychotherapie]] mi trovis aŭtomate kreitan neekzistantan kategorion [[:Kategorio:Vikipedio:Lokigo mankas (isle)]], en kiu ankoraŭ estas 34 aliaj artikoloj grandparte pri organizaĵoj (plejparte pri futbalo, pedofilio, psikologio kaj esperanto - la apartan interrilaton inter tiuj kvar temoj mi ne bone konjektas...): '''Unue''' mi ne komprenas la aldonon "isle", ĉu tio estas la angla vorto por '''"insulo"???''' Klare ke inter la 35 aŭtomate metitaj artikoloj eĉ ne estas unu sola insulo, do mi miras. '''Due''' mi tre dubas ĉu entute utilas meti lokigon: ĉiuj organizaĵoj en la artikolo kovras pli grandan geografian regionon, iuj - ekzemple la futbala organizaĵo FIFA - la tutan mondon. Kiujn koordinatojn havas la tuta mondo'''????''' Probable bonas simple meti iun teknikan indikon "lokigo ne sencas", kaj eviti aŭtomatan kreon de tia kateogio. Sed kiel krei tian indikon? [[Uzanto:Aidas|Aidas]] ([[Uzanto-Diskuto:Aidas|diskuto]]) 10:52, 15 Sep. 2013 (UTC)
:Ĵus mi kreis novan artikoloĝermon [[Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj]], aldonis informkeston, kaj en tiu momento ankaŭ la nova paĝo aldoniĝis al la ruĝa [[:Kategorio:Vikipedio:Lokigo mankas (isle)]]. Do la programigo rilatas al la "informkesto organizaĵo". Nun estas 36 paĝoj en la neekzista kategorio. Tamen miaj demandoj per tio ne jam respondatas... [[Uzanto:Aidas|Aidas]] ([[Uzanto-Diskuto:Aidas|diskuto]]) 11:21, 15 Sep. 2013 (UTC)
::Saluton, Aidas. Dankon pro la atentigo. La neekzistanta kategorio estis eĉ malĝusta por la nomita {{ŝ|informkesto organizaĵo}}. Mi ĵus ŝanĝis la koncernan kodon, tiel ke nun okazas aldono al ekzistanta zorgiga kategorio.
::Ĉu la koordinatoj eble eĉ estu denove forigataj el la informkesto? Se jes, ĉu ili vere ne estas nun uzataj en artikoloj? Bedaŭrinde mi ne plu memoras, kial mi aldonis ilin al la informkesto. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 13:01, 15 Sep. 2013 (UTC)
Reiri al la paĝo "Geografiaj koordinatoj".