Projekta diskuto:Geografiaj koordinatoj

Kategorio:Vikipedio:Lokigo mankas (isle) redakti

En la paĝo Gesellschaft für wissenschaftliche Gesprächspsychotherapie mi trovis aŭtomate kreitan neekzistantan kategorion Kategorio:Vikipedio:Lokigo mankas (isle), en kiu ankoraŭ estas 34 aliaj artikoloj grandparte pri organizaĵoj (plejparte pri futbalo, pedofilio, psikologio kaj esperanto - la apartan interrilaton inter tiuj kvar temoj mi ne bone konjektas...): Unue mi ne komprenas la aldonon "isle", ĉu tio estas la angla vorto por "insulo"??? Klare ke inter la 35 aŭtomate metitaj artikoloj eĉ ne estas unu sola insulo, do mi miras. Due mi tre dubas ĉu entute utilas meti lokigon: ĉiuj organizaĵoj en la kategorio "Lokigo mankas (isle)" kovras pli grandan geografian regionon, iuj - ekzemple la futbala organizaĵo FIFA - la tutan mondon. Kiujn koordinatojn havas la tuta mondo???? Probable bonas simple meti iun teknikan indikon "lokigo ne sencas", kaj eviti aŭtomatan kreon de tia kateogio. Sed kiel krei tian indikon? Aidas (diskuto) 10:52, 15 Sep. 2013 (UTC)

Ĵus mi kreis novan artikoloĝermon Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj, aldonis informkeston, kaj en tiu momento ankaŭ la nova paĝo aldoniĝis al la ruĝa Kategorio:Vikipedio:Lokigo mankas (isle). Do la programigo rilatas al la "informkesto organizaĵo". Nun estas 36 paĝoj en la neekzista kategorio. Tamen miaj demandoj per tio ne jam respondatas... Aidas (diskuto) 11:21, 15 Sep. 2013 (UTC)
Saluton, Aidas. Dankon pro la atentigo. La neekzistanta kategorio estis eĉ malĝusta por la nomita {{informkesto organizaĵo}}. Mi ĵus ŝanĝis la koncernan kodon, tiel ke nun okazas aldono al ekzistanta zorgiga kategorio.
Ĉu la koordinatoj eble eĉ estu denove forigataj el la informkesto? Se jes, ĉu ili vere ne estas nun uzataj en artikoloj? Bedaŭrinde mi ne plu memoras, kial mi aldonis ilin al la informkesto. --Tlustulimu (diskuto) 13:01, 15 Sep. 2013 (UTC)
Kara René, konvinkas la argumento ke entute ne utilas meti lokigon: "ĉiuj organizaĵoj [nun uzantaj la informkeston "organizaĵo"] kovras pli grandan geografian regionon, iuj - ekzemple la futbala organizaĵo FIFA - la tutan mondon. Kiujn koordinatojn havas la tuta mondo?" Se vi volas kaj povas, vi apliku la proponon "simple meti iun teknikan indikon "lokigo ne sencas", kaj eviti aŭtomatan kreon de tia kateogio". Sed mi konsilus simple forpreni la atendon de koordinatoj en la informkesto - kiu volas indiki koordinatojn en artikolo en kio tio sencas, povas facile fari tion sen "helpo" aŭ malhelpo de la informkesto. Mi cetere ridetis pri la vortumo ke "estas 34 aliaj artikoloj grandparte pri organizaĵoj (plejparte pri futbalo, pedofilio, psikologio kaj esperanto - la apartan interrilaton inter tiuj kvar temoj mi ne bone konjektas...)". Sincere, ThomasPusch (diskuto) 20:21, 14 Okt. 2013 (UTC)
Saluton. Mi ĵus ŝanĝis la kodon de {{Informkesto organizaĵo}}, tiel ke nun la koordinatoj ne plu estas devigaj kaj supra indiko pri ilia foresto ne plu aperas. Tamen mi ne forigis la koncernan kodon, ĉar en kelkaj artikoloj eĉ troviĝas koordinatoj, kiel ekz. en Ministerio pri justico (Francio). Espereble tio nun estas taŭga solvo. --Tlustulimu (diskuto) 11:17, 15 Okt. 2013 (UTC)

Anglaĵoj de {{#Coordinates: redakti

Saluton. Mi vidis, ke sur Modulo:Coordinates/provejo ankoraŭ aperas ruĝa mesaĝo en la angla lingvo.

  • Temas pri "{{#coordinates:}}: cannot have more than one primary tag per page". ("Ne povas havi pli ol unu ĉefan etikedon po paĝo")
  • Plia mesaĝo estas "{{#coordinates:}}: invalid latitude", se oni transdonas al ĝi malĝustan latitudon. ("malvalida latitudo")
  • La ekvivalenta mesaĝo "{{#coordinates:}}: invalid longitude" aperas, se longitudo malĝustas. ("malvalida longitudo")
  • Eĉ ekzistas "Invalid arguments have been passed to the {{#coordinates:}} function", se oni transdonas sensencan argumenton. ("Malvalidaj argumentoj estas transdonitaj al ...")

Bedaŭrinde mi ne scias, kiom da vikiaj mesaĝoj ekzistas por ĝi. Ĉu eble alia? --Tlustulimu (diskuto) 19:14, 19 Jan. 2014 (UTC)

Reiri al la paĝo "Geografiaj koordinatoj".