Tigurinoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 9:
Historie signifan rolon la tigurinoj kaj la [[tojgenoj]] ekhavis kun la [[cimbroj]], kiun kiuj ili fine de la 2-a jarcento antaŭ nia erao kadre de la "cimbraj militoj" kontraŭ la romia armeo detruis multajn setlejojn en suda [[Gaŭlio]]. En la jaro [[-107|107 a.K.]] ili atingis la teritorion de la etno ''volcae'' en la sudo de nuntempa Francio kaj sub la ĉefeco de ''Divico''<ref> [[Tito Livio]] (Titus Livius): ''Periochae'' 65</ref> venkis la [[Romia Imperio|romian]] armeon de [[konsulo]] [[Lucius Cassius Longinus (konsulo en 107 a.K.)|Lucius Cassius Longinus]] kaj lia legato ("sendito") [[Lucius Calpurnius Piso Caesoninus (konsulo en 112 a.K.)|Lucius Calpurnius Piso Caesoninus]]. Lucius Cassius estis mortigita kune kun la plejparto de la romiaj soldatoj fare de la cimbroj, kiuj krome prenis romiajn ostaĝojn kaj devigis la malliberulojn sub la jugon, kiel dokumentigis [[Gajo Julio Cezaro|Cezaro]]. En la kroniko ''Periochae'' de Tito Livio tiu epizodo ne menciiĝas. La ekzakta loko de la batalo ne plu estas konata, sed ĝi plej probable okazis en la valo de la rivero [[Garonne]] apud [[Agen]], tial ke oni komune nomas ĝin la "batalo de Agen". En [[Orange (Francio)|Orange]] la tigurinoj kune kun la aliaj triboj en 105 aK denove venkis alian romian armeon.
 
Ĝis la jaroj 102/ 101 a.K., la tigurinoj sekvis la cimbrojn en ties vagado tra la [[Alpoj]], sed ne penetris en Italion, sed restis en la regiono de la montpasejo de Brenero. Post kiam la cimbroj en 101 a.K. apud [[Vercellae]] estis venkitaj de la de la romiaj trupoj de ´''Gajus Marius'' kaj <!--Lutatius Quintus Catulus (konsulo en 102 a.K.)|-->''Lutatius Quintus Catulus'', la tigurinoj revenis al siaj hejmoj. La tigurinoj povis eskapi la detruon kaj transloĝiĝis kun sia predo reen al la nordo. En la kolektiva memoro de Romio la tigurinoj aŭ la helvetoj poste restis kiel forta kaj minaca kelta tribo.
 
En la jaro [[-58|58 a.K.]] , la tigurinoj partoprenis en la konkera vagado de la helvetoj al suda Gaŭlio, sed post kiam ili estis venkitaj fare de la trupoj de [[Gajo Julio Cezaro]] en la batalo de [[Bibracte]] en la valo de la rivero [[Saône]], ili estis devigitaj reveni al la teritorio de hodiaŭa Svislando.