Edvard Beneš: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-{{Sen fontoj|dato = novembro 2012}} +{{Sen fontoj|dato = novembro 2012|komento=Elstaraj artikoloj estu faktaj kaj citu fontojn, aliokaze p...
Linio 51:
Ĉar li havis nenian monon, forveturonte li interkonsentis kun redakcio de ĵurnalo pri sendado de kontribuaĵoj, kiuj poste certigis lian vivtenadon. En Parizo li renkontiĝis kun Anna Vlčková. La junulino devenis el germana vilaĝo [[Deutzendorf]], situanta en [[Sudetoj]] proksime de [[Osek u Teplic]]. La unuaj kontaktoj estis fridaj. Beneš havis por junulinoj nek tempon nek humoron. Ili propre pli rompis lian programon forkondukante lin de liaj celoj. Kiam li eksciis, ke Anno estas enamiĝinta lin, li volis tuj ĉiujn interrilatojn ĉesigi. Sed li ne faris tion.
 
Sed tuj de komence ili devis klarigi al si la sent-rilaton. Beneš postulis ekzamenon, li volis ekkomencikomenci nenian am-aventuron. Se li estis havonta edzinon, poste tio devis esti ĝusta, por la tuta vivo. Nenia flirto, nenia am-ŝercado. De sia edzino li postulis ne nur zorgon pri la familio, sed ankaŭ spiritan dimension, komprenon por lia laboro, viv-apogon. Ĉar li antaŭe estis trompita de junulino, kies nomo estis ankaŭ Anno, Beneš petis Annon Vlčková, ĉu ŝi povus alinomiĝi – ŝi ne estis kontraŭ kaj la ĉeĥa historio konas ŝin sub nomo [[Hana Benešová]].
 
=== Sekulo sen humoro ===