Bobado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 10:
La internacia sporto de bobado ekde la jaro [[1923]] organiziĝas en la ''Fédération Internationale de Bobsleigh et de Tobogganing''. Ekde la jaro [[1924]] ekzistas internaciaj konkursoj kadre de la [[Vintraj Olimpikoj]] kaj ankaŭ ''Mondaj Turniroj pri Bobado''. Dum la Olimpikaj Ludoj de [[1924]] kaj [[1928]] ankoraŭ permesiĝis 5 teamanoj en la bobo: ekde [[1930]] la nombro reduktiĝis al maksimume 4.
 
Nuntempe la uzataj sportaj boboj estas aerodinamike kovritaj de plasto kaj vitrofibro kaj per ŝtalaj ŝnuroj stireblas la antaŭaj glitiloj. Laŭ la regularo de la Internacia Federacio de Bobado du-homaj boboj havu minimuman pezon de 170 kilogramoj, kvar-homaj boboj de 210 kilogramoj. La maksimuma pezo estas 390 (dum konkursoj de virinoj 340) respektive 630 kilogramoj. La maksimuma larĝo estas fiksita je 67 centimetroj. Virinoj konkursas en boboj de du personoj, kaj por viroj ekzistas konkursoj pri boboj kaj de du kaj de kvar personoj.<ref>[http://www.fibt.com/bobsleigh/rules.html pluraj PDF-dosieroj pri aktualaj regularoj, en la retejo de la Internacia Federacio de Bobado, jen anglalingve] [http://www.fibt.com/de/bobsleigh/rules.html kaj germanlingve], vidita la 16-an de decembro 2013</ref>
 
== La vojo ==