Metropola regiono Bremeno-Oldenburgo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
La '''[[metropola regiono]] [[Bremeno]]-[[Oldenburgo]]''' - [[germana lingvo|germane]] ''Metropolregion Bremen-Oldenburg'' - estas urbeca regiono en la [[federacia lando (Germanio)|federaciaj lando]] '''[[Malsupra Saksio]]''' kaj '''[[Bremeno (lando)|Bremeno]]''' de [[Germanio]], nomata laŭ ties plej grandaj urboj Bremeno kaj Oldenburgo, aŭ, malpli centrisme, el la lando Bremeno kaj ties ĉirkaŭaĵo oriente kaj el la historia regiono [[Oldenburgio]] okcidente. Ekde la jaro [[2005]] ĝi konsideriĝas [[metropola regiono]] de [[Eŭropo]]. En la regiono, kiu ampleksas areon de 13 749 kvadrataj kilometroj, laŭ la stato fine de septembro [[2012]] vivis 2,73 milioinoj da loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 199 homoj/km² - kompare kun aliaj metropolaj regionoj de la mondo relative malgranda denseco (la averaĝo de tuta Germanio estas 229), kio akcentigas ke por difino de metropola regiono ne kalkuliĝas laŭeble multaj homoj sur malmulta spaco, sed la ekonomia kaj kultura signifo de la regiono por la tuta ŝtato.
 
La teritorio ampleksas la [[eksterdistrikta urbo|eksterdistriktajn urbojn]] [[Bremeno (urbo)|Bremeno]], [[Bremerhaven]], [[Delmenhorst]], [[Oldenburgo]] kaj [[Wilhelmshaven]], kaj la [[distrikto (Germanio)|distriktojn]] [[distrikto Ammerland|Ammerland]] kun administra centro en [[Westerstede]], [[distrikto Cloppenburg|Cloppenburg]] kun administra centro en [[Cloppenburg]], [[distrikto Cuxhaven|CŭhavenCuxhaven]] kun administra centro en [[Cuxhaven]] (kiu ankaŭ membras en la [[metropola regiono Hamburgo]]), [[distrikto Diepholz|Diepholz]] kun administra centro en [[Diepholz]], [[distrikto Friesland|Friesland]] kun administra centro en [[Jever]], [[distrikto Oldenburg|Oldenburg]] kun administra centro en [[Wildeshausen]], [[distrikto Osnabrück|Osnabrück]] kun administra centro en la eksterdistrikta urbo [[Osnabrück]], kiu tamen mem ne apartenas al la regiono, [[distrikto Osterholz|Osterholz]] kun administra centro en [[Osterholz-Scharmbeck]], [[distrikto Vechta|Vechta]] kun administra centro en [[Vechta]], [[distrikto Verden|Verden]] kun administra centro en [[Verden (Aller)]] kaj [[distrikto Wesermarsch|Wesermarsch]] kun administra centro en [[Brake (Unterweser)]]. Ĉiuj krom la [[distrikto Osnabrück]] en 2005 estis fondomembroj, la distrikto Osnabrück aliĝis la 1-an de julio 2010.
 
La aparteno de teritorio al pli ol unu metropola regiono ofte konsideratas stranga. Tamen la distrikto Cuxhaven, kiu situas en sama distanco al la urbegoj Hamburgo kaj Bremeno, aliĝis kaj al la metropola regiono Hamburgo kaj al tiu de Bremeno-Oldenburgo: la fakta interplektiĝo kun ambaŭ regionoj jen speguliĝas en la du oficialaj apartenoj. La distrikto Osnabrück estas inter la fondomembroj de la german-nederlanda [[eŭropa regiono]] EUREGIO, kiu ampleskas la [[Monastera Lando|Monasteran Landon]], do grandan parton de la historia regiono [[Vestfalio]], kaj la ĉelime proksimajn orientajn partojn de Nederlando, kaj estis la entute unua oficiala "[[eŭropa regiono]]": Ĉiam la loĝantoj de la ĉirkaŭaĵo de Osnabrück konsideris sin kulture vestfalianoj, kaj tial la dekomenca aparteno al la regiono EUREGIO en mirigis, sed per la aldona aliĝo al la pli norda metropola regiono la distrikto malfermas al si la vojon pli proksime ankaŭ kunlabori kun la nordaj najbaroj, kaj aparte por la plej norda parto de la distrikto ĉirkaŭ la urbo [[Quakenbrück]], tre proksima al la distriktoj [[distrikto Cloppenburg|Cloppenburg]] norde kaj [[distrikto Cloppenburg|Cloppenburg]] okcidente, sed kompare malproksima de la urbo [[Osnabrück]] kaj despli de [[Vestfalio]], la pli proksima kunlaboro en la regiono centrigita en Bremeno kaj Oldenburgo praktikas.