Valpurga Nokto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Mitologio|Mitologie]] la '''Valpurga Nokto''' okazas - simile al la [[Keltoj|kelta]] festo [[Belteno]] - kiel luna festo en la nokto de la unua [[plenluno]] inter la [[Ekvinokso|Ekvinokso (la tago printempe kiam ekzakte samas lumaj kaj mallumaj horoj)]] kaj la [[Solstico|Solstico (la somera tago kiam plej longe estas lume)]]. Tiam la sorĉistinoj laŭdire sur siaj balailoj flugu al altaj montoj (en Germanio ekzemple sur la legendan monton "Blocksberg", vernome monto "Brocken" en la mezmontaro Harco oriente de urbo [[Göttingen]]) kaj tie atendas la alvenon de la "korna dio". Tradicie tamen oni interkonsentis, ke la [[nokto]] inter la 30a de aprilo kaj la 1a de majo estu la nokto de tiu sorĉistina festo. Same kiel la pli frua [[karnavalo]], la festo aludas al pra-kristanaj kutimoj de la homoj en centra Eŭropo festi la finon de la vintro.
 
[[Dosiero:Valpurga-Nokto-en-Ĉeĥio.jpg|right|thumb|<center>Ĉeĥaj knabinoj kamuflitaj kiel sorĉistinoj dum la Valpurga nokto]]
 
Dum la [[kristanigo]] de Eŭropo la [[kulto]] de la la Valpurga Nokto kaj parencaj kultoj (ekzemple la [[Antikvo|antikva]] ''Pan-Kulto'') laŭvorte estis "[[diablo|diabligita]]": el la korna dio, la simbolo de vireco, kiu tiunokte unuiĝas kun la ineco, iĝis la diablo.
 
Parte la Valpurga nokto dum la jarcentoj estis kaj estas festo de homoj, kiuj timis sorĉistinojn, ekflamis grandajn fajrojn por simbole forbruligi la malbonon, kaj memoris la sanktulinon [[Valpurgo]], kaj aliflanke ĝi en aliaj tempoj kaj por aliaj homoj estis kaj estas festo simpatia al sorĉistinoj, festo memora al la misteraj legendoj pri magiaj posedantoj de antikvaj scioj kaj kapabloj.
 
[[Dosiero:Valpurga-Nokto-en-Ĉeĥio.jpg|right|thumb|<center>Ĉeĥaj knabinoj kamuflitaj kiel sorĉistinoj dum la Valpurga nokto]]
 
== Mitologio ==
Linio 11:
La nomo ''Valpurga Nokto'' devenas de la kristana sanktulino [[Valpurgo]]. Ŝi estis proklamata sanktulino la 1an de majo. La abatino de la monaĥejo ''Heidenheim'' en [[Frankonio]] (Germanio), kiu estis naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 710 en Anglio, aparte subtenis la sciojn pri sanigaj plantoj kaj praktikoj: por multaj kristanoj de tiu epoko kaj regiono, kiuj (pro nescio kaj sekva timo de malsanoj kaj aliaj malfavoraj eventoj, sed ankaŭ pro konscia misinformo de la kristanigistoj, kiuj "diabligis" pra-kristanajn kutimojn kaj sciojn) timis sorĉadon kaj magion, la pia abatino iĝis protektantino kontraŭ magiaĵoj, kiuj povus malhelpi al homoj kaj hejmaj bestoj. Laŭ malnovaj kutimoj, festo aŭ memortago komenciĝas, kiam subiras la suno la antaŭan tagon.
 
[[Dosiero:La-Malgranda-Sorĉistino.jpg|right|100px|<center>la infana libro de OttfriedOtfried Preussler]]
 
En la monda literaturo oni traktas la fenomenon de Valpurga Nokto diversmaniere, inter alie en la germana dramo '"Faŭsto, Unua parto'" de ''[[Johann Wolfgang von Goethe]]'', kie okazas sonĝo pri Valpurga Nokto kun drastaj seksaj aludoj, kiujn dum longa tempo oni ne permesis surscenigi. En Esperanto ekzistas, aldone al tio, ankaŭ ĉarma infana libro kun titolo "La Malgranda Sorĉistino", de la germana verkisto [[Otfried Preussler]], kiu rakontas la historion de relative juna kaj naiva sorĉistino, kiu volas partopreni la Valpurgan Nokton sed estas forbarita de la malicaj maljunaj koleginoj.
 
Linio 65 ⟶ 66:
 
[[Dosiero:Valborgsbrasa-1.jpg|thumb|300px|right|<center>fajro de la Valpurga Nokto (en Svedio)]]
 
[[Kategorio:Folkloro]]