Nelson Mandela: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 30:
== Infanaĝo, juneco ==
 
Rolihlahla Dalibhunga Mandela naskiĝis en [[1918]] en Qunu proksime al Umtata en [[Transkejo]]. Lia patro – kiu perdis en [[1919]] plimulton de sia posedaĵo ([[bovo]]jn kaj [[agro]]n) pro juĝa proceso - estis konsildonanto kaj kanceliero de la tribestroj de Thembu. Mandela estis la unua en la familio, kiu vizitis lernejon sepjaraĝe. Tie li ricevis la [[angla lingvo|anglan]] nomon Nelson far la [[metodismo|metodistaj]] instruistoj. Lia patro mortis en [[1927]] kaj Nelson vizitis poste proksiman [[misio|misian]] [[lernejo]]n. Pleniginte la 16-jaran aĝon, li estis rite plenkreskigite laŭ tradicioj de sia popolo ([[ksoojkosoj]]). Poste li vizitis la "Clarkebury Boarding Institute" kaj ekkonis la okcidentan kulturon. Li finlernas post du jaroj anstataŭ la kutimaj tri jaroj.
 
Kun 19 jaroj li translokiĝis al [[Fort Beaufort]] kaj tie vizitis [[Wesleyan College]], kie studis multaj anoj de la Thembu-a reĝa parencaro. Tie li ekŝatis kaj [[bokso]]n kaj [[kuro]]n. Li studis poste en la Fort-Hare-Universitato, kie li renkontis [[Oliver Tambo]]-n, kiu iĝis por Mandela vivdaŭra amiko, kunkaboranto kaj pli poste kunbatalanto kontraŭ la [[apartejdo]].