Tibor Sekelj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Janez Jug (diskuto | kontribuoj)
+ ligilo Banataj ŝvaboj
Linio 31:
|Sinsekvaj loĝlokoj de Tibor Sekelj en Eŭropo
|larĝeco=350}}
Tibor naskiĝis kiel filo de Sidonia kaj de Leopold Sekelj, [[bestkuracisto]] kaj la familio translokiĝis plurfoje. Malmultajn monatojn post la naskiĝo de Tibor ĝi ekloĝis en [[Cenei]] en la nuna [[Rumanio]] kie Tibor pasigis la dek unuajn jarojn de sia vivo. La hejma lingvo estis la hungara, surstrate oni parolis ankaŭ iun[[Banataj ŝvaboj|lokan germanan dialekton]]. Tibor havis du pli aĝan fratinojn kaj 5-jarojn pli aĝan fraton [[Antonije Sekelj|Antonije]] kiu kunlaboris en kelkaj verkoj de Tibor. La familio ekloĝis en [[1922]] en [[Kikinda]] ''(Кикинда)'', [[Serbio]], [[Jugoslavio]], kie Tibor eklernis la serbokroatan; li tiam studis la francan kaj eĉ instruis ĝin al siaj kunuloj studinte kelkajn lecionojn pli frue ol ili. Li perfektiĝis en tiu lingvo kun franca instruistino; de tiam li akiris novan lingvon proksimume ĉiun kvaran jaron. Tie li finis bazan lernejon antaŭ la familio transloĝiĝis en 1926 al [[Nikšić]] ''(Никшић)'', [[Montenegro]], kie li finis [[gimnazio]]n. Jam en la mezlernejo li ekŝatis [[montgrimpado]]n kaj piedirante li transiris la tutan Montenegron. En 1929 li ekvizitis universitaton por studi juron en [[Zagrebo]] (Kroatio) kaj diplomiĝis en 1933, kiel unu el la 3 plej junaj studentoj. En tiuj samaj jaroj li ankaŭ lernis pentrarton, skulptadon, la lingvon Esperanto (en la kurso de [[Ivo Rotković]]), filmreĝisoradon kaj ĵurnalismon. Per tiu lasta fako li komencis vivteni sin. En 1937 li eklaboris en Zagrebo kiel filmdramaturgo.
{{-}}
 
=== Mondvojaĝanto ===
De 1939 ĝis sia vivofino Tibor Sekelj estis nelacigebla vojaĝanto. Eĉ se li revenadis al sia hejmlando, la emo esplori novajn landojn kaj konatiĝi kun aliaj homoj igis lin denove ekvojaĝi.