Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 260:
:: Dankon pro via opinio! Hieraŭ mi ŝovis ĉiujn proverbojn al Vikicitaro al [[:q:Vikicitaro:Zamenhofa proverbaro laŭ temoj]], tiel ke konserviĝu laŭtema grupigo (teĥnika solvo estas terura ĉar ĉio estas en unu paĝo...). Iom post iom tiu paĝo servos por riĉigi artikolojn en Vikicitaro kaj pli indos ligi de Vikipedia artikolo al konkreta (tema) paĝo en Vikicitaro per {{Ŝ|Projektoj}}. Konsciu, ke en eowiki daŭre ekzistas [[Uzanto:KuBOT/listo/proverboj|ĉ. 500 paĝoj kun proveroj]] indaj al tuja ŝovo al Vikicitaro. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 10:16, 27 Apr. 2014 (UTC)
::: Estus pli bone, se ili restus en la Vikipedio: Vikicitaro estas tute alia retejo, kaj mi dubas ke oni sufiĉe interesiĝas pri ĝi (ekzemple, mi mem preferas Vikipedion kaj ne ŝatas uzi Vikicitaron kaj apudvikipediajn projektojn). Mi vidis, ke la uzantoj plejparte samopinias kun mi. --[[Uzanto:Dima41|Dima41]] ([[Uzanto-Diskuto:Dima41|diskuto]]) 15:13, 27 Apr. 2014 (UTC)
{{komento}} Fakte oni povas argumennti, ĉe ĉiu proverbo en la listo estas Vikipedia artikola ĝermo - alivorte, iam aperu po plena paĝo kun la signifo kaj diveno de ĉiu proverbo, kaj kun ligoj al alilingvaj samaĵoj aŭ similaĵoj. Do la paĝo(j) [[Proverboj]] simple liveras konvenan kolektan panoptikon de estiĝontaj artikoloj.
 
:Bedaŭrinde estas almenaŭ iu inter ni, kiu, aŭ pli preferas detrui ol konstrui - kion mi sincere esperas ne esti vera - aŭ kiu simple ne ekkonas, kiam iuj reguloj estas utilaj kaj obeindaj kaj kiam malutilaj kaj malobeendaj. Sanmensulo ne klopodus blinde obeigi sian tutan ĉirkaŭularon al iuj reguloj, kiuj ĉi-okaze estas rekte malhelpaj al la utileco de Vikipedio en Esperanto. Laŭ la '''reguloj''' Zamenhofo verŝajne ne estus entute menciinda historia persono kaj iuj UK-oj ja plene sensignifaj hobietaj eventoj. Mi atentigas, ke iujn samgrade malgravajn internaciajn konvenojn, ekzemple de iuj kolombobredantoj aŭ fiŝhokantoj, ni ne mencias. Mi asertas eĉ, ke la estkialo de la E-Vikipedio estas por servi al la Esperantistoj, kaj, ne la malo. Do ne statas tiel, ke la estkialo de la Esperantistoj estas por servi al la organizaĵo Vikipedio kaj ties reguloj. Oni ne jungu la ĉaron antaŭ la ĉevalo. Por ni Esperanto estas grava, ne la Vikipedio. Mi kredas, ke KuboF eble jam tro enmergiĝis inter la Vikipediaj reguloj kaj pro tio nun vere endanĝeriĝas perdi konsiderindan kvanton de sia naturdotita klarvido.
 
:Cetere, jen mia favora proverbo: ''Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj.'' --&nbsp;[[uzanto:Pejno Simono|{{Skribo|inko=v|<b>P<small>EJNO</small>&nbsp;Simono</b>}}]]<sup>&nbsp;[[uzanto-diskuto:Pejno Simono|Diskuto]]&nbsp;</sup> 10:27, 28 Apr. 2014 (UTC)
 
== Ŝablono:Urbokadro bela/uzo ==