Ĝangala kato: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e Portalo, anstataŭigis: {{Portalo Animaloj}} → {{Portalo|Zoologio}} per AWB
Linio 19:
|komunejo =
}}
La '''ĝangala kato''' (''Felis chaus'') el la ordo de [[karnovoruloj]] kaj familio de [[felisedoj]] vivas en Junnan kaj Sinĝjang de [[Ĉinio]] kaj ankaŭ en [[Sovetunio]], okcidenta [[Azio]] kaj [[Kaŝmiro]], [[Afganio]] kaj la [[Hindoĉina Duoninsulo]]. Ĝi havas pli grandan [[korpo]]n kun longo de 60-75 centimetroj kaj pezo de 8-16 kilogramoj. Ĝia vosto longas nur 23-29 centimetrojn, sed ĝiaj kruroj estas longaj. Ĝia dorso kun malhelbruna mezo estas brungriza aŭ malhelflava. Ĝia kapo estas bruna kun flavaj kaj blankaj strioj ĉirkaŭ ĝiaj okuloj, la abdomeno kaj muzelo blankaj kaj la pintoj de la oreloj kaj vosto nigraj. Ĉe ĝia orelpinto troviĝas hartufo, ĉe ĝia vosto neklaraj harringoj kaj ĉe ĝiaj ŝultroj kaj postaj kruroj kelkaj nerimarkeblaj makuloj. Ĝiaj kruroj estas brunaj. La juna ĝangala kato estas kovrita de kafkolora hararo. Ĉe ĝiaj kvar membroj troviĝas po 5-6 brunaj horizontalaj strioj kaj ĉe ĝia vosto harringoj, kiuj kovras trionon de ĝia vostbazo.
 
La ĝangalaj katoj vivas en densaj dornaj arbedaroj kaj herbaroj ĉe bordoj de [[rivero]]j, [[lago]]j kaj [[maro]]j en [[tropika]] kaj subtropika zonoj. En montaro ili loĝas en loko malpli alta ol 800 metroj, en malnovaj truoj de meloj, histrikoj kaj vulpoj. Kelkfoje ili konstruas neston per sekaj fragmitoj en arbedaroj kaj herbaroj kaj sternas harojn en ĝi. Ili iras serĉi nutraĵojn antaŭ [[tagiĝo]] kaj post vespero kaj malofte aktivadas en tago. ili havas akrajn flarsenton kaj aŭdkapablon kaj estas lertaj en arbogrimpado kaj saltado. Ili manĝas diversajn musojn, leporojn kaj grandajn birdojn, kiel fazanoj kaj perdrikoj, kelkfoje ankaŭ fruktojn kaj putrintan karnon. Nokte ili foje eniras en vilaĝojn por ŝteli kortbirdojn. Ili estas furiozaj kaj aŭdacas lukti kontraŭ hundoj. Laŭdire la ĝangala kato povas pariĝi kun [[hejma kato]] por generi idojn. La ĝangalaj katoj pariĝas inter februaro kaj marto. La katino naskas en majo, ĉiufoje 3-5 idojn, iam eĉ dek.
 
{{Portalo Animaloj|Zoologio}}
 
{{Karnomanĝuloj|Fe.}}
 
[[Kategorio:Katoj]]
[[Kategorio:Orientalisa faŭno]]