La kaŝita vivo de Zamenhof: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
| bildo = La kaŝita vivo de Zamenhof.jpg
}}
'''La kaŝita vivo de Zamenhof, originalaj studoj''' estas esearo de [[Naftali Zvi Maimon]], unu el la plej kompetentaj zamenhofologoj, kun enkonduko de [[Gaston Waringhien]]. Temo estas la familia, lingva kaj etne kultura medio, en kiu kreskis la juna [[L. L. Zamenhof]] en [[Bialistoko]]: Bialistoko tiam estis urbo de la cara [[Rusia Imperio]] kiu ne konsideriĝis apartenanta al Pollando sed al Litovio, estis kreskanta urbo kiu profitis de prospera teksaĵoindustrio, kaj estis loĝata per signifa plimulto de judoj, kun malplimulto tre heterogena el katolikaj, luteranaj kaj kristane ortodoksaj anoj de la pluraj etnoj, inter ili rusoj, litovoj, poloj, germanoj, rutenoj, ukrainoj kaj tataroj. La kultura etoso en vere juda urbo, en tensio inter tradiciaj kredantoj jude ortodoksaj, kaj malplimulto de judaj intelektuloj malfermaj al la idaloj de [[klerismo]], kiel la familio Zamenhof, signife influis la personecon de Zamenhof, kaj sen ĝi la ekesto de la internacia lingvo ne estus pensebla. Tamen en la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento internacie tiom fortis tendencoj de naciismo kaj de kontraŭjudemo, ke en la propagando por disvastiĝo de Esperanto ĝis la fino de la unua mondmilito sisteme prisilentiĝis tiu juda, aŭ pli konkrete jude klerisma kultura fono de Zamenhof, kaj li karakteriziĝis komence precipe "rusa okulkuracisto", poste ankaŭ "pola okulkuracisto". Kiam li publike esprimiĝis rilate al cionismo, aŭ al aliaj temoj judismaj, kaj prezentis sian homaranisman idearon de [[hilelismo]], en kiu forte videblis la kulturaj radikoj de judismo, esperantistaj gvidantoj aparte en okcidenta Eŭropo akre kritikis lin kaj alvokis al pli konsekvenca prisilentado de lia judeco. Tial la biografio de Zamenhof ricevis la aŭron de "kaŝita vivo", al kiu aludas la librotitolo. Sekve la verko neniel nomeblus "senkritika glorigo de gvidanto de kultura movado", de "majstro", sed estas tre profunda skizo de la kultura fono de la [[litovaj judoj|orienteŭropaj judoj]] de [[jida lingvo]] en la teritorio de la eksa [[grandduklando Litovio]], vivantaj en tensia triangulo inter la teritorioj de la lingvoj litova pli norde, rusa pli oriente kaj pola pli okcidente. Sed ĝi krome ankaŭ iom ebligas diveni la fortecon de la tiutempa naciismo kaj kontraŭjudemo en multaj eŭropaj socioj, kiuj signife influis la publikan prezenton de Esperanto kaj gvidis al propaganda "maljudigo" de la biografio kaj de la lingvo kaj de ties kreinto.
Aparte pro tio, ke la postaj pogromoj de la [[nazioj]] dum la [[Dua Mondmilito]] plene estingis la judan mikrokosmon ne nur en Bialistoko, sed en kompleta orienta kaj preskaŭ tuta okcidenta Eŭropo, bonas ke la libro konservas parton de tiu kultura heredaĵo kaj helpas ne forgesigi ke Esperanto naskiĝis en tiu medio.