Mobutu Sese Seko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Mobutu Sese Seko 1973.jpg|eta|180px|Mobutu (1973)]]
'''Mobutu SESE SEKO''' (kies vera nomo estis Joseph-Desire Mobutu) estis la ŝtata prezidanto de la nuna [[Demokratia Respubliko Kongo]], tiam ekde la jaro [[1971]] nomata [[Zairio]], por 32 jaroj, de [[1965]] ĝis [[1997]]. Lia diktatora regado kaj lia amasa uzado de la mono de la ŝtato por lia persona uzo signifas ke lia nomo fariĝis simbola de kleptokratia kaj diktatura regado en [[Afriko]].
 
Mobutu naskiĝis en [[Lisala]] en [[1930]], kiam lia lando estis ankoraŭ [[Belgio|Belga]] kolonio. Li venis de la etna grupo [[Ngabandi]], kaj liaj gepatroj estis relative malriĉaj. Post studoj en [[katolika]] lernejo, li eniris la armeon, kaj poste fariĝis ĵurnalisto. En [[1958]] li eniris la Nacia Movado de [[Patrice Lumumba]], kiu batalis por sendependeco. Li rapide fariĝis la persona helpanto de Lumumba. Post sendependeco en [[1960]] Lumumba decidis serĉi [[Soveta Unio|Sovetan]] apogon, kaj la okcidentaj landoj helpis Mobutu liberiĝi de Lumumba kaj fariĝi la nova prezidanto.