Dortmund: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
La informoj pri Esperanto-grupo Essen en teksto pri la urbo Dortmund eksterproporcie tro ampleksas. Mi limigas ilin, kaj enmetas iom da informoj pri Esperanto en DORTMUND, kvankam ja nekompletajn.
Neniu resumo de redakto
Linio 28:
 
== Transporto ==
[[Dosiero:Teamgeist Ball World Cup 2006.jpg|eta|90px|maldekstra|<center>'''Dortmund''' estis unu el la gastigantaj urboj de la [[Futbala Mondpokalo 2006]]]]
Dortmund havas gravan [[fervojo|fervojan]] [[stacidomo]]n kaj estas bone atingebla el ĉiuj direktoj. Por la enurba trafiko ekzistas [[tramo]]j, kiuj parte similas al [[metroo]]j, [[buso]]j kaj la ''H-Bahn'', unu el la malmultaj (nun kvin) [[unurelvojo]]j en Germanio. La ''H-Bahn'' estas entute tri kilometrojn longa kaj situas en la regiono de la universitato.
 
== Futbala Mondpokalo 2006 ==
Inter la 9-a de junio kaj 9-a je julio 2006 en Germanio okazis la [[Futbala Mondpokalo 2006]], inter alie en Dortmund. En la dum la pokalo dua plej granda stadiono, kiu dum la turniro havis 60. 285 sidlokojn, okazis pluraj matĉoj.
 
== Esperanto en la regiono ==
[[Dosiero:Esperanto-Simbolo.svg|eta|dekstra]]
En [[1959]] la [[SAT-Kongreso]] okazis en Dortmund. En la urbo ekzistas la [[Fritz-Hüser-instituto]] pri germana kaj alilanda laborista literaturo - en ĝi inter alie konserviĝas ampleksa arkivo pri la laborista Esperanto-movado, kaj ekde la jaro 1993 de temp' al tempo la instituto en diversaj eŭropaj urboj montras ekspozicion nomatan "al la laboristoj de ĉiuj landoj unu lingvon!". Pluraj elstaraj esperantistoj naskiĝis en la urbo, inter alie la lingvisto [[Martin Haase]]. Ĉar en Dortmund ekde la [[1990-aj jaroj]] ne ekzistas Esperanto-klubo, ĝiaj esperantoparolantaj civitanoj povas veturi al [[Essen]], kie ekzistas ekde januaro [[2004]] la [[Esperanto-Grupo Essen]] (EGE). Ĝi invitas al renkontiĝoj ĉiun duan ĵaŭdon monate en la klerigejo Grend, Westfalenstr. 311 en 45276 Essen-Steele, kaj ĉiun kvaran ĵaŭdon monate esperantoparolantoj kunvenas en la [[Kulturzentrum Bahnhof Langendreer]], Wallbaumweg 108 en 44894 [[Bochum]].