Mobutu Sese Seko: Malsamoj inter versioj

126 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 jaroj
sen resumo de redaktoj
'''Mobutu SESE SEKO''' (kies vera nomo estis Joseph-Desire Mobutu) estis la ŝtata prezidanto de la nuna [[Demokratia Respubliko Kongo]], tiam ekde la jaro [[1971]] nomata [[Zairio]], por 32 jaroj, de [[1965]] ĝis [[1997]]. Lia diktatora regado kaj lia amasa uzado de la mono de la ŝtato por lia persona uzo signifas ke lia nomo fariĝis simbola de kleptokratia kaj diktatura regado en [[Afriko]].
 
Mobutu naskiĝis en [[Lisala]] en [[1930]], kiam lia lando estis ankoraŭ [[Belgio|Belga]] kolonio. Li venis de la etna grupo [[Ngabandi]], kaj liaj gepatroj estis relative malriĉaj. Post studoj en [[katolika]] lernejo, li eniris la armeon, kaj poste fariĝis ĵurnalisto. En [[1958]] li eniris la NaciaNacian MovadoMovadon de [[Patrice Lumumba]], kiu batalis por sendependeco. Li rapide fariĝis la persona helpanto de Lumumba. Post sendependeco en [[1960]] Lumumba decidis serĉi [[Soveta Unio|Sovetansovetan]] apogon, kaj la okcidentaj landoj helpis Mobutu liberiĝi de Lumumba kaj fariĝi la nova prezidanto post militista [[puĉo]] per kiu li forigis el la povo la ĝistiame, demokratie elektitan, prezidenton [[Joseph Kasa-Vubu]].
 
Kiam li eniris la povon, Mobutu malleĝigis [[Francio|Francajn]] nomojn, kaj donis al si mem novan Afrikan nomon, Mobutu Sese Seko Ngbendu Wa Za Banga, kutime mallongigita al Mobutu Sese Seko.
89

redaktoj