Maximiliano Catania: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
New article |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 15:12, 10 sep. 2014
Maximiliano Catania - naskiĝis en 1983 - estas argentina Esperantisto, kiu naskiĝis en Bonaero. Esperantistiĝis en 2001. Li aktivas en diversaj Esperanto-asocioj de sia lando, kaj la jaron 2011 iĝis vokalo de Bonaera Esperanto-Asocio.
Maximiliano Catania | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 27-an de januaro de 1983 en Bonaero |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | argentina |
Ŝtataneco | Argentino |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantistiĝis en | 2001 |
Ekde junio de 2012, Maximiliano prezentas regule laŭtlegitajn novaĵojn en Esperanto pere de sia YouTube-kanalo. La projekto nomiĝas "Novaĵoj".
La 31-an de julio 2014, kadre de la 99-a Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero (Argentino), li partoprenis la unuan matĉon oficialan de la futbalteamo Esperantujo.