Ada Fighiera-Sikorska: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eta
Linio 1:
'''Ada Fighiera-Sikorska''' (naskiĝis en [[Siedlce]] la {{daton|26|januaro|1929}}, mortis en [[Torino]] ([[Italio]]) la {{daton|7|aŭgusto|1996}}), estis [[poloj|pola]] ĵurnalistino multajn jarojn vivinta en Italio. De [[1962]] ĝis sia morto ŝi estis la redaktorino de la gazeto ''[[Heroldo de Esperanto]]''.
 
Ŝi vivis kaj studisedukiĝis en [[Varsovio]] ĝis la [[invado en Pollandon|milit-eksplodo]], en [[1939]], kiam la lando estis atakata samtempe de [[Germanio]] kaj [[Sovetunio]]. Tiam, la [[familio]] fuĝis al [[Lvovo]] (orienta Pollando), kiun la patro, generalo Franciszek Sikorski, havis la taskon defendi. Post la [[kapitulaco]] de [[Pollando]], la familio kun la pola civila [[loĝantaro]] estis internigita en [[Siberio]], kie Ada vizitis rusan bazan lernejon: la patro, kune kun 10 000 aliaj polaj [[oficiro]]j estis murdita de la ruĝa armeo en la arbaro de [[masakro de Katin|Katyń]] (Pollando).
 
Danke al interkonsento kun [[Britio]], en 1941 [[Sovetunio]] liberigis la 2 milionojn da polaj internigitaj civiluloj, kaj en 1942 Ada kun la patrino kaj la fratino rajtis veturi tra [[Samarkando]] al [[Persio]], unue al [[Tehrano]], poste al [[Isfahano]], kie ŝi vizitadis polajn lernejojn ĉe la lokaj polaj setlejoj. Inter [[1945]] kaj januaro [[1948]] ŝi loĝis kun aliaj polaj rifuĝintoj en [[Libano]], [[Bejruto]]; samjare ŝi plenumis kun siaj samklasanoj polan maturec-ekzamenon en [[Britio]] kaj novembre ŝi revenis al Pollando post okjara foresto.