Proza Edda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Mi "akcidente" kreis komplete novan e-lingvan artikolon en trajnvojaĝo sen retkonekto, ĉar ŝajnis al mi ke ĝi ne ekzistis antaŭe, kaj nun kunplektis mian pli detalan tekston kun la malmultaj teksteroj jam ekzistintaj antaŭe.
ekzistas aparta artikolo "Heimskringla", do sencas interna ligilo
Linio 2:
'''Proza Edda''', alternative pliesperantigite "Proza E[[Duoblaj literoj|ddo]]" aŭ "Proza Edao", [[islande]] ''Snorra-Edda'', estas libro verkita de la [[Islando|islandano]] [[Snorri Sturluson]] en la [[13-a jarcento]], kiel manlibro por poetoj, bazita sur la [[nord-ĝermana mitologio]]. Origine ĝi nomatis nur "Edda", sed la aldonoj servu al pli bona diferencigo de la samepoka verkaĵo "[[poezia Edda]]" aŭ "pli aĝa Edda". La proza Edda kreiĝis por esti precipe mitologio-priskriba kaj poezio-teoria, sed nun estas ankaŭ grava referenca fonto de norena poezio kaj de nordia mitologio, kaj konsideratas la ĉefa fonto pri la antikva mitologio de la nordiaj popoloj, la skandinavaj kaj la islanda.
 
[[Snorri Sturluson]] (1179-1241), la aŭtoro de la libro, apartenis al potenca familio en Islando en tiu tempo, la t. n. ''Sturlungar''. Malgraŭ komplikaj konfliktoj li sukcesis okupi sin pri verkado de grandiozaj verkoj, el kiuj elstaras la historio de la antikvaj norvegaj reĝoj, nomita ''[[Heimskringla]]'', kaj la mitologia-poetika libro ''Edda''. Snorri verkis la manlibron pro la timo, ke kadre de la grandkvanta kristanigo de Islando povus perdiĝi kaj la profundaj konoj pri la nordia mitologio kaj la detalaj konoj pri la teorio de malnovislanda poeziado. La verkaĵo do havas didaktikajn kaj kulturkonservajn celojn.
 
La verkaĵo konserviĝis en kvar [[manuskripto]]j. Neniu el tiuj kopioj kreiĝis fare de Snorri mem aŭ dum lia vivtempo. Tial ne klaras, ĉu ĉiuj teksteroj vere estas verkaĵoj de li:
Linio 42:
== Pluaj verkaĵoj de Snorri==
Krom la manlibro "proza Edda" al Snorri dankendas pliaj tekstoj, kiuj konsideriĝis historiaj pri la kompreno de la malnovislande instruata prahistorio kaj kies historia valoro daŭre diskutatas:
* La verkaĵo ''[[Heimskringla]]'' ("monda ciklo") estas ampleksa [[kroniko]] pri la norvegaj reĝoj el la mitaj pratempoj ĝis la senpera pasinteco de la epoko de Snorri.
* La verkaĵo ''Ólafs saga helga'' estas aparta sagao pri la reĝo ''Olav la 2-a Haraldsson'', nomata "Olaf la sankta".