Francisko (papo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
→‎Esperanto: ne plu la salutoj, ne plu la paneloj – mi eklernis Esperanton pro ili :-(
Linio 35:
== Esperanto ==
Malkiel liaj antaŭuloj [[Johano Paŭlo la 2-a]] kaj [[Benedikto la 16-a]], papo Francisko ne salutis post sia unua [[Pasko|paska]] beno [[Urbi et orbi]] la spektantojn en multaj lingvoj, do ankaŭ ne en [[Esperanto]]. Esperantistoj gvidataj de [[Giovanni Conti]] kun panelo konsistiganta la vorton "ESPERANTO" tamen ĉeestis sur la [[Placo Sankta Petro]].
 
La ĉesiĝo de la multlingvaj salutoj, kune kun sekurecaj malfacilaĵoj pri enirado de la placo kun la ne plu rilataj paneloj, kontribuis al la decido de Giovanni Conti ne plu organizadi la esperantistan ĉeeston ekde [[kristnasko]] [[2014]]. Anstataŭe, [[Ranieri Clerici]] gvidis grupon, kiu videbligis la panelojn la postan tagon, la [[26-a de decembro|26-an de decembro]], dum alia ceremonio celebrata de la papo en ĉeesto de malpli da homoj kaj en malpli strikta sekureco, tamen atentata de televidaj kameraoj.<ref>[http://www.ikue.org/kristnasko2014/kristnasko2014.htm Mesaĝo de la papo Urbi et Orbi Kristnaskon 2014]</ref><ref>[http://www.tagesspiegel.de/themen/reportage/papst-franziskus-die-treibende-kraft/11162346.html Papst Franziskus: Die treibende Kraft ''(Die Freunde des Esperanto sind nicht mehr da)'']</ref>
 
== Vidu ankaŭ ==