Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎TEJO-Vikio: litereraro
→‎TEJO-Vikio: kontraŭ
Linio 391:
|kialo de rezulto = <!-- kialo kaj/aŭ subskribo -->
}}
 
{{kontraŭ}} La Esperantlingva vikipedia artikolo [[TEJO-Vikio]] estas unu el la unuaj artikoloj en la Vikipedio en Esperanto entute, kreita de Chuck Smith en 2003. Ĝi estas vikipedia paĝo kun vicorda numero nur 10940. Hodiaŭ mi pri tia servo ne kreus artikolon, sed la nunan mi rekomendas konservi, ĉar la servo ja pli ol 10 jarojn publike prezentis la junularan Esperanto-movadon. Temis do kvazaŭ pri reta versio de [[TEJO Tutmonde]] (kiu same estis "nur" iu movada sinprezentilo kaj ne plu ekzistanta). Mi ankaŭ scias kompreni la intencon de la kreintoj de la artikolo, kiuj fondante Vikipedion volis dokumenti ĉiujn gravajn fontojn de informoj pri la Esperanto-movado. Tio inkluzivas la paperajn kaj la retajn. Tial havas sian artikolon ne nur la famega [[Enciklopedio de Esperanto]], sed ankaŭ ekz. [[Enciklopedio Kalblanda]] (kiu delonge ne ekzistas kaj ekzistis dum nur 5 jaroj). [[TEJO-Vikio]] laŭ mia scio estas unu el la unuaj vikioj ekuzitaj en Esperantujo dum la moda ondo de [[vikio]]j (ligita al la ekesto de Vikipedio en Esperanto) kaj jam pro tiu ĉi ĝia historia unikeco mi subtenas konservon de la artikolo pri ĝi. Alternative, se oni nepre dezirus forigi la artikolon, oni unue devus serioze esplori kaj raporti pri la historio ĉe [[Vikio#Vikioj en kaj pri Esperanto]] kaj enigi la informojn pri TEJO-Vikio tien.
 
P.S. Łukasz, la proponinto mem, ĵus antaŭ fari la proponon promesis nome de TEJO refunkciigo de statika arĥiva versio de la vikio. Do ne estas valida argumento, ke la retejo ne plu funkcias, kaj efektive per la decido publikigi arĥivon (kiun mi kiel TEJO-movadano kaj esperantologo tre bonvenigas) li mem esprimis sian opinion ke la vikio estas konservinda (supozeble pro la valoro de la datumoj pri la historio de TEJO, kiujn ĝi enhavas). Artikolon pri TEJO-Vikio mi do komparus kun artikolo pri iu organiza arĥivo – ankaŭ tiun TEJO havas en Roterdamo (parto de la [[Arkivo de UEA]]), kaj ankaŭ ĝi certe meritas havi artikolon (aŭ almenaŭ sekcion en priskribo de la UEA-arĥivo). Ke ĝi ne ekzistas, dum ekzistas artikolo pri la "reta arĥivo", estas supozeble nur ĉar la TEJO-Vikio estas multe pli facile atingebla kaj malkovrebla ol la fizika arĥivo en Roterdamo. --[[Uzanto:Blahma|Marek &#34;Blahma&#34; BLAHUŠ]] ([[Uzanto-Diskuto:Blahma|diskuto]]) 12:19, 22 Jan. 2015 (UTC)