Kvarken: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Kvarken.png|eta|<center>Kvarken, mara regiono inter Svedio kaj Finnlando en la [[Botnia Golfo]]]]
'''Kvarken''' ([[Finna lingvo|finne]] ''Merenkurkku '', [[sveda lingvo|svede]] ''Kvarken'' aŭ ''Norra (=Norda) Kvarken'' (kontraste al "''Södra (=Suda) Kvarken''", la markolo inter [[Alando]] kaj [[Svedio]]) estas la sudacentra, pli mallarĝa parto de la [[Botnia Golfo]], kiu disigas la internannordan partonbasenon de la Golfo (ties "internan parton") de la suda golfa baseno nomata [[Botnia Maro]] - ĉiuj menciatasjmenciataj maraj regionoj estas partoj de la [[Balta Maro]] en [[Norda Eŭropo]]. La distanco de la svedia ĉeftero al la finnlanda ĉeftero en la regiono de la Kvarken-markolo estas ĉirkaŭ 80&nbsp;kilometroj dum la distanco inter la randaj insuloj estas nur 25&nbsp;kilometroj. La regiono, dum la lasta [[glaciepoko]] subenpremita, releviĝas je nekutime alta kvanto de 1 centimetro ĉiujare.
 
SurĈe la finna, orienta flanko de la Kvarken-markolo ekzistas granda insularo, la Kvarken-Insularo, kiu inkluzivas la grandajn insulojn [[Replot]], [[Björkö]] kaj grandan nombron da pli malgrandaj insuloj, el kiuj samkiel la du grandaj insuloj plimulto estas konstante home loĝatajloĝata. La plejparto de la insularo apartenas al la komunumo [[Korsholm]]. En 2006 [[UNESKO]] aldonis la Kvarken-insularon al la jam antaŭe ekzistinta [[monda natura heredaĵo]] "Alta Marbordo" ĉe la svedia marbordo, akcentante la geologian signifon de la fenomeno de tiom forta leviĝo postglaciepoka. La Kvarken-regiono historie gravis ankaŭ pro tio, ke en la mezepoko poŝto estis transdonita inter Svedio kaj Finnlando trans la markolo kiam la maro estis tute frostigitaj; tiu ĉi mesaĝa itinero forte uziĝis kaj strategie gravis dum la periodo de sveda regado de Finnlando.
 
En la grupo de insuloj en la "mezo" de la Kvarken-regiono, en la sveda nomata ''Valsörarna'', en la finna ''Valassaaret'', estas 36 metrojn alta lumturo desegnita de ''Henry LePaute'' kiu laboris por la inĝeniera buroo de [[Gustave Eiffel]]. La struktura simileco inter la lumturo (konstruita en 1885) kaj la [[Eiffel-turo]] (konstruita en 1889) estas sufiĉe okulfrapa. La lumturo nun funkcias aŭtomatigite - kiel la plej multaj aliaj lumturoj en Finnlando.
 
[[Kategorio:Balta Maro]]