Ŝablono-Diskuto:Informkesto pereinta ŝtato: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Tre fruaj ŝtatoj foje ne evoluis el solida antaŭa ŝtato, aŭ la antaŭa ŝtato ankoraŭ ne disponis pri ŝtata blazono (ekzemple la frumezepoka [[franka imperio]]). Tamen en la informkesto devige antaŭvidatas mencio de antaŭa ŝtato '''kun blazono'''. Bonas meti iun indikon kiu situacio estis en la teritorio antaŭ la ekesto de la ŝtato - plej bone iun indikon kiu gvidas al koncerna artikolo (ĉar la informkesto aŭtomate kreas internan ligilon), se necese per alidirektilo. Sed gravas mencii ke simpla nemencio de blazono en la koncerna informkesta parametro kreas strangan demandosignon, kaj ke rekomendindas en kazo de neekzista blazono en tiu parametro meti la dosieronomon "blank.png" - tiam ne ekestas informkesta eraro, sed simple anstataŭ la blazono metiĝas blanka spaceto. [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 13:16, 2 Mar. 2015 (UTC)
:{{re|ThomasPusch}} Bedaŭrinde la fontoteksta parto pri la antaŭa ŝtato kaj ties flagoj estas terure konfuza kaj plenŝtopita je parametroj, tiel ke mi ne tuj havas ideon kiel realigi vian proponon. Ĉu ekzistas jam artikolo kun la ŝablono pri ŝtato, kiu ne havis antaŭulon aŭ kies antaŭulo ne havis flagon? Tiam eblus pli facile krei provejan version de la ŝablono kaj iomete testadi ĝin. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 09:32, 3 Mar. 2015 (UTC)
::Kara Tlustulimu, mi tute ne volas postuli ŝanĝon de la informkesto, nur volas doni konsilon kiel elturniĝi se ne estas formala antaŭa ŝtato aŭ se antaŭa ŝtato ne havas blazonon. La elturniĝo per dosiero "blank.png" jam estas pli longe praktikata ekzemple en la tekstoj [[Sankta Romia Imperio]] aŭ [[Orientfranka imperio]], kaj mi hieraŭ ankaŭ uzis ĝin en nova artikolo [[graflando Tecklenburg]]. Kvankam principe bonas ke informkestoj estu simple kompreneblaj kaj facile adapteblaj, ĉi-tie eblas elturniĝi - la ŝablono ja en la nuna formo funkcias... [[Uzanto:ThomasPusch|ThomasPusch]] ([[Uzanto-Diskuto:ThomasPusch|diskuto]]) 12:31, 3 Mar. 2015 (UTC)
Reiri al la paĝo "Informkesto pereinta ŝtato".