Euregio Rejno-Waal: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La organizaĵo '''Euregio Rejno-Waal''' aŭ pli longe '''[[listo de eŭropaj regionoj|eŭropa regiono]] Rejno-Waal''' - [[germane]] ''Euregio Rhein-Waal'', [[nederlande]] ''Euregio Rijn-Waal'' - estas translima eŭropregiona asocio, en kiu kunlaboras pluraj urbaj kaj neurbaj komunumoj plus distriktoj el regiono parte en orienta Nederlando, parte en nordokcidenta Germanio. En ĝi membras 51 germaniaj kaj nederlandaj urbaj kaj neurbaj komunumoj, aldone du germaniaj distriktoj kaj plia regiona ligo, kaj fine ankaŭ po nederlanda kaj germana [[komerca ĉambro|komercaj ĉambroj]]. La regiono celata per la kunlaboriga asocio pejzaĝe dominiĝas per la tri riveroj [[Rejno]], [[Waal]] kaj [[Mozo]], kaj havas sume 3,7 milionojn da loĝantoj. Tamen ja multaj, sed ne ĉiuj komunumoj de la regiono membras kaj kunlaboras en la iniciato:
 
Administre, la regiono laŭ asocia difino konsistas el la germaniaj [[distrikto (Germanio)|distriktoj]] [[distrikto Kleve|Kleve]] kaj [[distrikto Wesel|Wesel]] kaj la [[eksterdistrikta urbo]] [[Duisburg]], kaj el granda parto de la nederlanda provinco [[Gelderlando]], nome la urba regiono [[Arnhem]]-[[Nijmegen]], la regiono sudokcidenta Gelderlando, la regiono okcidenta ''Veluwe'' kaj la regioneto ''Achterhoek'', plus la nordorienton de la provinco [[Norda Brabanto]] kaj la ekstreman nordon de la nederlanda provinco [[Limburgo (Nederlando)|Limburgo]].