Bavario: Malsamoj inter versioj

1 172 bitokojn aldonis ,  antaŭ 5 jaroj
La lago [[Tachinger See]] situas en la orienta parto de la [[distrikto Traunstein]] kaj la distriktaro Supra Bavario en la pleja sudoriento de la federacia lando Bavario.
-->
==Geografio==
La [[Frankonia Arbaro]] - [[germane]] ''Frankenwald'' - estas [[mezalta montaro]] en la norda parto de la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] Bavario. Ĝi situas en la [[distriktaro (Germanio)|distriktaro]] [[Supra Frankonio]] (''Oberfranken'') kaj formas la geologian ligon inter la regionoj ''[[Fichtelgebirge]]'' kaj ''[[Turingia Arbaro]]''. Nur tre etaj partoj en la pleja nordo apartenas al la norde najbara federacia lando [[Turingio]]. Geologie ĝi kompreneblas sudorienta daŭrigo de la [[Turingia Skista Montaro]]. La teritorio estas larĝa arbare kovrata [[altebenaĵo]], etendiĝante proksimume 45 kilometrojn en nordokcidenta direkto, malsuprenirante milde sur la norda kaj orienta flankoj al la rivero ''[[Saale]]'', sed pli krute al la bavara ebenaĵo en la okcidento, kaj atinganta sian plej altan alton en la monto ''Döbraberg'', (794 metrojn super la marnivelo, proksime de la loĝloko [[Schwarzenbach am Wald]]. En la centro de la regiono troviĝas la [[akvodislimo]] inter la basenoj de la riveroj [[Majno (rivero)|Majno]] kaj [[Saale]], respektive apartenaj al la riveraj sistemoj de la [[Rejno]] kaj [[Elbo (rivero)|Elbo]].
 
== Historio ==
La '''[[duklando Bavario]]''', poste '''[[elektoprinclando Bavario]]''' estis dum pluraj jarcentoj grava membroŝtato de la [[Sankta Romia Imperio]], ĝis ties disfalo en [[1806]]. La rangaltigita '''[[reĝlando Bavario]]''', kiu ricevis siajn nunajn landlimojn ĉefe dum kaj post la napoleona epoko, en [[1870]] aliĝis al la [[Nordgermana Federacio]], kiu en la sekva jaro ricevis novan konstitucion kiel [[Germana Regno]]. Bavario daŭre havis propran reĝon (vidu: dinastio [[Vitelsbaĥoj]]), kaj krome kelkajn specialajn rajtojn (armeo, poŝto).
187 263

redaktoj